Cirklo de latitudo estas fikcia geografia cirklo sur la terglobo paralela al la ekvatoro. Cirkloj de latitudo estas ofte nomitaj paraleloj, ĉar ili estas paralelaj inter si. La pozicio de loko laŭ cirklo de latitudo estas donita per sia longitudo. Ju pli cirklo de latitudo estas for de la ekvatoro, des pli sia radiuso estas malgranda. Ĉiu cirklo de latitudo orte intersekcas ĉiujn meridianojn.
Notindaj cirkloj de latitudo
Geografio
- Arkta Cirklo (66° 33' 44" N) ;
- Tropiko de Kankro (23° 26' 16" N) ;
- Ekvatoro (0° latitudo) ;
- Tropiko de Kaprikorno (23° 26' 16" S) ;
- Antarkta Cirklo (66° 33' 44" S)
Limoj
Arkoj de cirkloj de latitudo estas foje uzataj por difini limojn inter landoj aŭ regionoj, tiele:
- la 49-a norda paralelo: la plej granda parto de la limo inter Kanado kaj Usono;
- la 45-a norda paralelo: limo inter Kebekio kaj Vermonto;
- la 42-a norda paralelo: limo inter Kalifornio kaj Oregono;
- la 41-a norda paralelo: partoj de la limoj inter Kolorado, Nebrasko, Utaho kaj partoj de la limoj inter Kolorado, Nebrasko, Utaho kaj Vajomingo;
- la 40-a norda paralelo: limo inter Kansaso kaj Nebrasko;
- la linio Mason-Dixon (39° 43' N): limo inter Marilando kaj Pensilvanio;
- la 37-a norda paralelo: limo inter Utaho kaj Arizono kaj inter Kolorado kaj Nov-Meksiko. La intersekco de la 109-a uesta meridiano kaj de la 37-a norda paralelo ĉe la Kvar Anguloj estas la sola punkto, kie la kvar ŝtatoj tuŝas unu la aliajn. La norda limo de Oklahomo kaj la suda limo de Kansaso estas ankaŭ difinitaj per tiu cirklo de latitudo.
- la 33-a norda paralelo: limo inter Arkansaso kaj Luiziano;
- la 22-a norda paralelo: la plej granda parto de la limo inter Egiptio kaj Sudano;
- ĉe 17° 24' suda paralelo: parto de la limo inter Angolo kaj Namibio;
- la 22-a suda paralelo: limo inter Norda Teritorio kaj Kvinslando kaj parto de la limo inter Kvinslando kaj Suda Aŭstralio, inter la 138-a eosta meridiano kaj la 141-a;
- la 29-a suda paralelo: parto de la limo inter Kvinslando kaj Novsudkimrio en Aŭstralio;
- la 60-a suda paralelo: norda limo de Antarkto, kiel difinita de la Antarkta traktato;
- 27° 40' suda paralelo: limo inter Maroko kaj Okcidenta Saharo.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.