Cirebon | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Indonezio | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Gemah Ripah Loh Jinawi | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 307 319 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 8 226 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 6° 44′ S, 108° 33′ O (mapo)-6.7396903108.5529678Koordinatoj: 6° 44′ S, 108° 33′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 8 m [+] | ||||
Areo | 37,36 km² (3 736 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cirebon [+] | |||||
Cirebon [ĉirebon], (indonezie Kota Cirebon) (arkaike Cheribon aŭ Chirebón) estas marborda havenurbo norde de la ĉefa insulo Javo, en provinco Okcidenta Javo en Indonezio. Cirebon havas kvin distriktojn.
Geografio
Cirebon situas en norda marbordo de la insulo. Provinca ĉefurbo Bandungo troviĝas 108, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 204, Semarang 205, Tangerang 224, Jogjakarto 230, Serang 277, Surabajo 463, Palembang 594, Batam 1010, Padango 1116, Pekanbaru 1131, Makassar 1213, Medano 1590, Banda Aceh 2009 kilometrojn (aere) .
Historio
Laŭ manuskripto en 15-a jarcento Cirebon estis signifa fiŝkaptista vilaĝo nomita Muara Jati tamen kun signifa komerco. Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj Cirebon estis ĉefurbo de prospera sultanlando kaj iĝis komerca kaj eduka centroj de la regiono. La nederlandanoj en la 1677 akiris la regionon. Dum la nederlanda dominado la prospero altiris multajn ĉinojn. Malsatkatastrofo okazis en 1844 ĉefe pro akridoj.
Ekonomio
En Cirebon gravas la prilaborindustrio (41 %), komerca, turista (hoteloj, restoracioj) kaj servaj ekonomiaj sektoroj. Menciindas ankoraŭ la minado, agrikulturo kaj fiŝbredado.
Trafiko
Cirebon krom la plej grava laŭmarda ĉefvojo kuras vojoj el interno de la insulo. La urbego havas fervojon, havenon (establita fare de la nederlandanoj en 1865) kaj flughavenon.
Religio
Loĝantoj de Cirebon kredas precipe la Islamon.
Klimato
Cirebon havas tropikan musonan klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2393 mm. Inter junio-oktobro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
- granda moskeo kaj aliaj moskeoj
- restintaj koloniaj konstruaĵoj
Ĝemelurboj
- Atlanta (Georgio), Usono
- Seulo, Sud-Koreio
- Suvon, Sud-Koreio
- Ĝonĝu, Sud-Koreio
- Huason, Sud-Koreio
- Pusano, Sud-Koreio
- Moskvo, Rusio
- Brisbano, Aŭstralio
- Melburno, Aŭstralio
- Dublino, Irlando
- Ora Marbordo, Aŭstralio
Fontoj
- WikiTrans
Ligilo
Oficiala retejo de la haveno de Cirebon Arkivigite je 2007-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Stacidomo
- Hotelo
- Banko