Cindrocirkuo, masklo en Rio Grande do Sul, Brazilo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Circus cinereus (Vieillot, 1816) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Cindrocirkuo (Circus cinereus) estas sudamerika rabobirdo de la familio de cirkuoj.
Disvastiĝo
Ties reprodukta teritorio etendas el Fuegio tra Argentino kaj Ĉilio al Bolivio, Paragvajo kaj suda Brazilo; kaj tra la Andoj norden al Kolombio. En Argentino troviĝas el Ushuaia al Quiaca, kaj el Mendoza al Las Toninas, sed laŭ diferencaj densecoj.
Aspekto
La latina termino cinereous (cindra, cindreca) priskribas ties koloron. La plumaro de la masklo estas malhelgriza supre kun nigraj flugilpintoj kaj malantaŭaj flugilbordoj kaj blanka pugo. La brusto estas helgriza, kaj la ventro blankeca kun ruĝeca strieco. La plumaro de la ino estas malhelbruna supre, kun blanka pugo, kaj kremokoloraj subaj partoj, kun ruĝecstrieca ventro simile al tiu de maskloj. La ino estas pli granda ol la masklo kun averaĝa grando de 50 cm kompare kun la masklaj 40 cm. La kruroj estas flavaj.
Kutimoj
Tiu birdo povas troviĝi en diversaj malfermaj habitatoj, game el marĉoj de malaltaj teroj al andaj altebenaĵoj je maksimuma altitudo de 4500 m. Kiel aliaj cirkuoj ili nestumas surgrunde. Ili estas kutime konsiderata specio de loĝantaj birdoj.
Ties dieto estas varia, pro ampleksa gamo kaj vario de habitatoj. Ties kutimaj predoj estas malgrandaj roduloj kaj birdoj, reptilio, amfibioj kaj insektoj. La dieto de tiu birdo korespondas al insektoj (33,6%), birdoj (27,2%), mamuloj (19,1%) kaj araneoj (1%). El tiuj grupoj kiuj plie kontribuas laŭ biomaso en la dieto de tiu birdo estas la birdoj kaj mamuloj.[1]
Oni ne konas subspeciojn.[2]
Referencoj
- BirdLife International (2004). Circus cinereus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj pro kiuj tiu specio estas Malplej Zorgiga.
- Infomaro kaj bildoj de de Circus cinereus Arkivigite je 2008-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
|