Cinamata acido
cinamata acido
cinamata acido
Cinamata acido ĉeestas en la Orienta lariko
Cinamata acido ĉeestas en la Populus_balsamifera.
Cinamata acido estas unu el la multenombraj komponaĵoj de la rezino Storax balzamo[1].
Alternativa(j) Nomo(j)
1-Fenilakrilata acido
Cinamilata acido
Benzenopropenojka acido
3-Fenil-2-propenata acido
Izocinamata acido
Cinamilata acido
Kemia formuloC6H5CHCHCO2H
aŭ C9H8O2
PubChem-kodo444539
ChemSpider kodo392447
CAS-numero-kodo140-10-3
Karakterizaĵoj
Aspektoblankaj unuklinaj kristaloj
Acideco (pKa)4.44
Molmaso148.16 g·mol−1
SmilesO=C(O)\C=C\c1ccccc1
Denseco1.2475 g/cm3
Fandopunkto136,5 °C cis
68 °C (trans)[2]
Bolpunkto300 °C (572 ; 573.15 K)
Akva solvebleco500 mg/L
en etanolo 0.86 M
kloroformo 0.93 M
Metanolo 1.1 M
Ekflama temperaturo> 100 °C (212 ; 373 K)
Mortiga dozo (LD50)2500 mg·kg−1 (buŝe, muso)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR36 R36/38
SekurecoS22 S24/25 S25 S38 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H315, H319, H335, H351
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P281, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cinamata acido estas organika kombinaĵo kun formulo C6H5CHCHCO2H. Ĝi estas blanke kristaleca komponaĵo, malmulte solvebla en akvo, kaj tre solvebla en multaj organikaj solvantoj. Ĝi estas klasifikata kiel nesaturita karboksilata acido, okazas nature en serio da plantoj, kaj ekzistas kaj kiel cis kaj kiel trans izomero, kvankam la lasta formo estas la plej ordinara.

Okazejo kaj produktado

La cinamata acido estiĝas el la cinamomoleo, aŭ en balsamoj kiel la Styrax balsam[3]. Ĝi ankaŭ troveblas en la Vitellaria paradoxa. La cinamata acido posedas odoron mielecan, kaj ĝi kaj ties pli volatila etila estero (etila cinamato) estas gustigaj komponaĵoj en la esenca oleo de cinamomo, kie la plej grava konstituanto estas la cinamaldehido. Cinamata acido same partoprenas en la biosintezo de la ŝikimata acido[4] kaj fenilpropranoido. Ties biosintezo plenumiĝas pere de la enzimo fenilalanino amonialiazo (PAL) sur la fenilalanino[5].

La originala sintezo de la cinamata acido envolvas la Reakcio de Perkin, [6], kiu entenas la katalizobazan kondensiĝon de la acetata anhidrido kaj benzaldehido[7]. Ludwig Claisen (1851-1930) priskribis la sintezon de la cinamataj esteroj pere de reakcio inter la benzaldehidoj kaj esteroj. La reakcio estas konata kiel Kondensiĝo de Claisen[8]. Ĝi same estas preparebla elde cinamaldehido kaj benzala klorido[9].

Sintezoj

Sintezo 1

  • Preparado de cinamata acido per la Reakcio de Perkin:

2 benzaldehido + acetata anhidrido 2 cinamata acido + akvo

Sintezo 2

benzaldehido +malonata acido cinamata acido +karbona duoksido+akvo

Uzoj

La cinamata acido uziĝas kiel gustigilo, en la produktado de la sinteza indigo[10], kaj en certaj farmaciaĵoj. La plej grava uzo kuŝas en la manufakturo de la metila, etila kaj benzila esteroj por la parfumindustrio. Cinamata acido estas antaŭanto de la dolĉigilo aspartamo pere de enzimokataliza aminiĝo al fenilalanino.

La cinamata acido same agas kiel meminhibicianto produktita de kelkaj fungosporoj por eviti ĝermadon.

Saloj

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.