![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Mura cimbalario | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Cymbalaria Hill, 1756 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Cimbalario (Cymbalaria) estas genro, kiu grupigas dekon da specioj de plantoj el la familio Plantagacoj. Temas pri plurjaraj herboj, kiuj rampas sur muroj kaj ŝtonoj. Oni trovas ilin en Eŭropo kaj okcidenta Azio, ĉefe ĉirkaŭ Mediteraneo.
Tiu genro tre proksimas al Linario, en kiun oni foje ĝin inkluzivas. Cimbalarioj diferencas de linarioj per sia rampa vivmaniero, siaj izolitaj floroj kaj siaj palmaj riparanĝoj.
Ĝia latina nomo, Cymbalaria, referencas al la folioj, kiuj rondas kiel cimbalo.
La plej konata kaj tipa specio estas la Mura cimbalario, Cymbalaria muralis.
Aliaj specioj:
- Cymbalaria aequitriloba
- Cymbalaria hepaticifolia
- Cymbalaria longipes
- Cymbalaria microcalyx
- Cymbalaria muelleri
- Cymbalaria pallida
- Cymbalaria pilosa
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.