Cillorigo de Liébana | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Cantabria | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39584 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 344 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 11′ N, 4° 36′ U (mapo)43.178333333333-4.5991666666667Koordinatoj: 43° 11′ N, 4° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 259 m [+] | ||
Areo | 104,52 km² (10 452 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cillorigo de Liébana [+] | |||
Cillorigo de Liébana [ziljoRIgo deLJEbana] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Liébana.
Geografio
Ĝi limas kun Tresviso, Peñarrubia, Cabrales (Asturias), Lamasón, Camaleño, Potes kaj Cabezón de Liébana. La okcidenta zono de Cillorigo estas integrata en la Nacia Parko Picos de Europa.
Demografio
Por areo de 104,52 km² estas 1 299 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 1 100 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.
La 1 299 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:
- Armaño, 28 loĝ.
- Bejes, 72 loĝ.
- Cabañes, 47 loĝ.
- Castro-Cillorigo, 57 loĝ.
- Colio, 63 loĝ.
- Lebeña, 94 loĝ.
- Pendes, 56 loĝ.
- Viñón, 44 loĝ.
- Concejo de Bedoya
- Barrio Cobeña, 14 h.
- Barrio Pumareña, 41 h.
- Barrio Salarzón, 33 h.
- Barrio San Pedro, 22 h.
- Barrio Trillayo, 33 h.
- Loko Esanos, 45 h.
- Concejo de San Sebastián
- Barrios de Aliezo, 59 h.
- Barrio Llayo, 2 h.
- Tama (ĉefurbo), 64 h.
- Loko Ojedo, 441 h.
Ekonomio
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo (vitoj, fruktarboj, terpomoj kaj cepoj en Bedoya) kaj brutobredado (bovinoj kaj produktado de fromaĝo), sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la apuda Nacia Parko Picos de Europa kaj la praromanika (mozaraba) preĝejo de Sankta Maria de Lebeña. Krome estas nobela domo de Bedoya-Soberón, en San Pedro, monumento; kaj la Ruta Lebaniega, nome sektoro de la Jakoba Vojo, kiu ligas kun la franca vojo.
Bildoj
- Salarzón
- Interno de la preĝejo de Sankta Maria de Lebeña
- Preĝejo de Armaño
- Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, Cabañes
- Colio
- Tama kaj Picos de Europa
- Ojedo
- Preĝejo de Ojedo