Cilegon | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo de Indonezio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Devizo: Akur Sedulur Jujur Adil Makmur | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42400 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 387 543 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 2 208 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 1′ S, 106° 1′ O (mapo)-6.0166666666667106.01666666667Koordinatoj: 6° 1′ S, 106° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 96 m [+] | ||
Areo | 175,51 km² (17 551 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cilegon [+] | |||
Cilegon [ĉilegon] (indonezie Kota Cilegon) estas grava pezindustria urbego en Indonezio, en la ĉefa insulo Javo, en Provinco Banteno. Cilegon havas ok distriktojn.
Geografio
Cilegon situas en la nordokcidenta parto de la insulo ĉe buŝo de la samnoma rivero Cilegon. Provinca ĉefurbo Serang troviĝas 16, Tangerang 68, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 88, Bandungo 200, Palembang 366, Semarang 495, Jogjakarto 516, Surabajo 753, Batam 825, Padango 846, Pekanbaru 889, Medano 1345, Makassar 1484, Banda Aceh 1753 kilometrojn (aere) .
Historio
Cilegon akiris la titolojn administracia urbo en 1987, municipo en 1999.
Ekonomio
Inter la fabrikoj de Cilegon la plej konata estas la ŝtala firmao "Krakatau". La urbego estas la plej granda ŝtalproduktanto en Sudorienta Azio. Apartaj industriaj zonoj apartenas al Cilegon.
Trafiko
Al Cilegon kuras 3 vojoj, inter ili la plej grava el Ĝakarto. Ankaŭ trajno trairas la urbegon.
Religio
Loĝantoj de Cilegon kredas la Islamon.
Klimato
La klimato de Cilegon estas klasifikita kiel ekvatora klimato. En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare ĉirkaŭ 2000 mm. Inter junio-septembro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- Stacidomo