Ciklopo – helene Κύκλωψ rondokululo, latine cyclops – estas mitologia giganta raso. Komence ili estis dioj de la ŝtormoj, post oni kredis ilin forĝistoj, helpantoj de Vulkano. Ili havas unu solan okulon en la frunto kaj foje oni diras ilin hommanĝantoj.
Oni dividis ilin, jam en antikvo, en "malnovaj ciklopoj", primitivaj estoj, filoj de Urano kaj Gaja kaj "novaj ciklopoj", evitindaj filoj de Pozidono kaj Nimfoj kiu vivas en izolitaj insuloj kaj ĝoje manĝas homojn.
Laŭ Francisko Azorín Ciklopo estas Mita giganto, filo de Urano k. la Tero, eĵetita kun similaj fratoj de la ĉielo.[1] Li indikas etimologion el rgeka kiklops (cirkla okulo). Kaj aldonas terminon kiu aludas al konstruarto, nome ciklopa kiel "Kolosa verko formita per grandegaj ŝtonoj, kiel farita de ciklopoj".[2]
La kredo de ilia grandeco estiĝas pli poste kaj ĉi tiu detalo ne estas menciita en la verkoj de la poetoj Homero aŭ Heziodo. En kelkaj postaj informfontoj ili ankaŭ aperis kiel grandegaj nomadoj kaj timigantoj.
En Brazilo estas Mapinguari, loka versio de ciklopo.
La rakonto pri la renkonto inter Odiseo kaj Polifemo, la ciklopo
Eble la plej fama ciklopo estas Polifemo, filo de Pozidono, kiu unue estis menciita en la Odiseado de Homero kaj aperas en multaj literaturaj verkoj.
En Odiseado (Naŭa Kanto) estas rakontita la renkonton de la heroo Odiseo kaj liaj viroj kun la ciklopo Polifemo en la lando de la ciklopo. En ĉi tiu rakonto, la ciklopoj estas priskribitaj kiel estaĵoj sen leĝo kaj kulturo, la malo de homoj - ili ne loĝas en komunumo kaj ne subtenas sociajn instituciojn, bazajn en greka kulturo, kiel kunveno aŭ tribunaloj, kaj ne okupiĝas pri arto aŭ agrikulturo kaj ne velas tra la maroj - unu el la ĉefaj karakterizaĵoj de greka kulturo. La ciklopo ankaŭ ne respektas la leĝojn de greka gastamo - kiel montras la renkonto de Odiseo kun la ciklopo. Anstataŭe, la poemo diras, la ciklopo vivas sole en sia kaverno, kaj starigis regulojn por siaj edzinoj kaj infanoj kiel ili opiniis.
La lando de la ciklopo estas priskribita kiel tre fekunda lando: kvankam la ciklopo ne okupiĝis pri agrikulturo aŭ ĉasado, ili ĝuas la grenojn kaj fruktojn, kiuj abundis en sia lando, kaj trinkas la lakton de la sovaĝaj kaproj, kiuj vagadas sur la insulo.
La ciklopo Polifemo, en ties kavernon eniris Odiseo kaj lian viroj, estas la filo de la mara dio Pozidono. Li estas grandega, soleca kaj kruela. La poemo detale priskribas, kiel li senpene kaptis la kunvojaĝantoj de Odiseo kaj manĝis ilin duope. Aludo al la homa flanko eble troveblas en lia varma sinteno al lia grego.
Post kiam la ciklopo rifuzis akcepti Odiseon kiel gaston kaj minacis manĝi ĉiujn siajn kunulojn kaj ĉi-mem-lastan, Odiseo decidis elpiki unun lian okulon kaj eskapis el sia kaverno. Kiam ili atingis reen al ilia ŝipo, Odiseo vokis de la maro al la ciklopo: "Se vi iam estos demandita, kiu estas la viro, kiu ĵetis la malestimindan damaĝon sur viaj okuloj, diru al li, ke Odiseo, filo de Lartes, el Itako, la detruanto de urboj, elpikis vian okulon!" La ciklopo ĵetis grandegan rokon al la ŝipo de Odiseo, kiun preskaŭ frakasis la ŝipon, kaj petis sian patron Pozidono malfaciligi la revenon de Odiseon al sia hejmo en Itako, kaj efektive lia vojaĝo estis tre malfacila kaj longa. Tiu hejmrevena vojaĝo estas efektive la ĉefa rakonto kaj intrigo de la Odiseado.
La puno de la ciklopoj
La titanoj, la fratoj de la ciklopo, timis ilin. Kiam la titanoj ekregis, ili malliberigis la ciklopojn en la profundoj de la tartaro - la plej nigra tavolo en la profundo de la tero. Por malhelpi ilin eskapi, ili starigis la teruran monstron Kampa. Nur post kiam la olimpaj dioj venkis la titanojn kaj ekregis, Kampa estis venkita kaj la ciklopoj estis liberigitaj de Zeŭso.
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 46.
- ↑ Azorín, samloke.