Ciclopentilamino | |||||
Plata kemia strukturo de la Ciclopentanamino | |||||
Tridimensia strukturo de la Ciclopentanamino | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | C10H16 | ||||
CAS-numero-kodo | 1003-03-08 | ||||
ChemSpider kodo | 2803 | ||||
PubChem-kodo | 2906 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | travidebla likvaĵo | ||||
Molmaso | 85.1475 g·mol−1 | ||||
Denseco | 0,8689 g cm−3 | ||||
Fandpunkto | −85 °C | ||||
Bolpunkto | 107 °C | ||||
Refrakta indico | 1,4482 | ||||
Ekflama temperaturo | 17 °C | ||||
Solvebleco | Akvo:1,4 x 102 g/L | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 26 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | R21 | ||||
Sekureco | S37 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H300, H314, H315, H317, H318, H331, H332, H412 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P301+310, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P311, P312, P321, P330, P332+313, P333+313, P362, P363 | ||||
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa) |
Ciclopentanamino aŭ ciklopentilamino estas primara amino derivita el la ciklopentano. Ĝi estas senkolora likvaĵo, solvebla en akvo sed pli solvebla en hidrofobaj ol hidrofilaj solvaĵoj. Simile al aliaj aminoj, la ciklopentilamino estas neakordigebla kun acidoj, acilaj kloridoj, acidaj anhidridoj kaj karbona duoksido.
Cicklopentanaj derivaĵoj uzatas por sintezo de fungicidoj, herbicidoj, farmaciaĵoj, tinkturoj, planto-hormonoj, kaj fabrikado de plastigiloj kaj sintezaj kaŭĉukoj. La ciklopentanamino ankaŭ uzatas kiel anti-tumora drogo.
La ciklopentanamino uzatas en la sintezo de la pencikurono, iu fungicido surbaze de ureo specife disvolvita kontraŭ la planta patogeno Rhizoctonia solani. La ciklopentilamino estas toksa substanco kiu povas kaŭzi brulvundojn en okuloj kaj piedoj. Krom tio, ĝi estas koroda kaj tre brulema komponaĵo.
Sintezo
- La ciklopentilamino estas sintezebla per reduktado de la nitrociklopentano kaj alia kombinaĵo de akvo-karbona unuoksido en ĉeesto de oro kiel katalizilo:
- Alia formo sintezi ĉi-aminon konsistas en traktado de la ciklopentanono kun amoniako, etanolo kaj titana (IV) izopropoksido, sekvata per reduktigo kun natria borohidrido.
Literaturo
- Chemicalland21
- NIST Chemistry WebBook
- CRC Handbook of Data on Organic Compounds, David R. Lide, G.W.A. Milne
- EPA Environmental Protection Agency
- Textbook of Organic Chemistry, Pillai C N
Kunrilataj kemiaĵoj
- 2-Metil-ciklopentanamino
- 2-(Aminometil)-ciklopentanamino
- 1-Metil-ciklopentanolo
- 3-Metil-ciklopentanolo
- Izopentilamino
- 2-pentilamino
- 3-pentilamino
- Pencikurono