Cigaredo estas tabaka produkto el sekigitaj kaj malgrande distranĉitaj folioj de la tabaka planto enrulitaj aŭ ŝtopitaj en paperon. Ĝi estas destinita por esti fumata. Kvankam plej ofte "cigaredo" signifas tabakan cigaredon, ĝi foje ankaŭ povas signifi herban aŭ kanaban cigaredon.
Estas science pruvita ke la fumado de cigaredoj (ankaŭ la pasiva fumado) damaĝas la sanon. La plej ofta damaĝo estas pulma kancero.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.