Larĝa panoramo al la kalvinana kirko en Cigánd
Cigánd
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3973
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 948  (2023) [+]
Loĝdenso 52 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 16′ N, 21° 54′ O (mapo)48.26305555555621.891666666667Koordinatoj: 48° 16′ N, 21° 54′ O (mapo) [+]
Areo 56,79 km² (5679 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Cigánd (Hungario)
Cigánd (Hungario)
DEC
Cigánd
Cigánd
Situo de Cigánd

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cigánd [+]

Cigánd [cigAnd] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Cigánd, kies centro estas. La nomo ne havas sencon en la hungara kaj la simileco kun ciganoj estas hazarda.

Urbodomo de Cigánd

Situo

Cigánd situas sur ebenaĵo, en dekstra bordo de Tiso, - kontraŭe estas Dombrád kun ponto -, laŭ flankovojoj. La supermara alteco estas 98 m.

Historio

Pli frue loĝis tie slavoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1289. La loĝantoj fiŝkaptadis kaj ĉasadis, la rivero ne permesis la agrikulturon. Kanaligado de Tiso okazis en 1857, sekve la vilaĝo ekhavis kampojn, kie precipe terpomon oni kultivis. Dum la historio la vilaĝo disiĝis al 2 partoj (Kiscigánd kaj Nagycigánd), kiuj unuiĝis en 1922. Ĝi ricevis la rangon urbo en 2004.

Vidindaĵoj

Famuloj

En la iama Kiscigánd naskiĝis muzeestro János Sőregi.

Ĝemelaj urboj

Referencoj

    Kalvinana kirko en Cigánd
    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.