Ciferecaj nomadoj estas dungitaj laboristoj (kutime sendependaj kunlaboristoj) kiuj uzas komunikajn teknologiojn por vivteni kaj pli ĝenerale, konduki nomadan vivstilon [1]. Ciferecaj nomadoj ofte laboras demalproksime kaj deeksterlande, en kafejoj, publikaj bibliotekoj, kunlaboraj spacoj, aŭ ruldomoj [2] [3]. Labori laŭ tiu maniero ofte fariĝas ebla uzante aparatojn kun sendrataj interretkapabloj, kiel ekzemple saĝtelefonoj aŭ ligado al publikaj Wifi- retoj. Sukcesaj ciferecaj nomadoj kutime havas financajn ŝparaĵojn, kiuj permesas al ili daŭrigi siajn vivstilojn eĉ dum periodoj de senlaboreco. La komunumo de ciferecaj nomadoj okazigas diversajn eventojn, kie ĝiaj membroj renkontas, kiel plezurboataj eventoj por komunumanoj. En la komunumo de ciferecaj nomadoj estas membroj de malsamaj sociaj klasoj. Tiel, komunaj klasoj de ciferecaj nomadoj estas rifuĝintoj, riĉuloj, junuloj kaj entreprenistoj. Homoj iĝas ciferecaj nomadoj kutime pro pozitivaj kialoj, kiel strebado al financa sendependeco kaj disvolvi karieron, kiu ne dependas de specifa geografia loko. Negativaj faktoroj, kiuj instigas homojn iĝi ciferecaj nomadoj, inkluzivas reduktitan kvanton da plentempa laboro, politikaj streĉitecoj kaj la vivkosto en la devenlando.

Difino

Unu el la plej fruaj uzoj de la esprimo "cifereca nomado" aperis en 1997. Ĝi estis la titolo de libro eldonita de Wiley, konata lernolibra eldonisto. La libro estis skribita fare de Tatsugyo Makimoto kaj David Manners [4]. Estas ne konata ĉu ili adoptis la titolon de sia libro de alia fonto aŭ ĉu ili determinis la esprimon mem. Ciferecaj nomadoj uzas sendratan interreton, saĝtelefonojn, Voĉon sur IP kaj aplikojn bazitajn sur nuba komputado por labori demalproksime kie ili kutime loĝas aŭ kiam ili translokiĝas aŭ vojaĝas [5] [6]. Ciferecaj nomadoj povas uzi komunajn laborspacojn, kafejojn (la kafejoj de Starbucks estas tre popularaj por tiel vivstilo kaj laborkondiĉoj), aparatojn situantajn en aliaj hejmoj kiujn ili gardas (domsido) aŭ kunlaborajn oficejojn [7]. La fundamento de la cifereca nomadismo estas televojaĝado, kio permesas al homoj fari sian laboron hejme aŭ ie ajn alie per la Interreto [8]. Ciferecaj nomadoj ankaŭ povas vendi kelkajn el siaj havaĵoj por permesi al ili pli facilan translokiĝeblon, kaj ili eĉ povas vendi aŭ lui sian hejmon por la sama celo [9]. Vivo kiel cifereca nomado kutime postulas financajn ŝparaĵojn kiuj enkalkulas bonajn vivkondiĉojn [10].

Ciferecaj nomadoj emas daŭre vagi dum daŭre laboras kun klientoj aŭ dungantoj [11]. Tiu vivstilo povas prezenti diversajn defiojn, kiel ekzemple konservado de sanasekuro en malsamaj partoj de la mondo, observante laborleĝojn en malsamaj landoj, foje eĉ akirante laborvizon, kaj konservante rilatojn kun amikoj kaj familio [12]. Aliaj defioj povas inkludi labori en malsama horzono ol tiu de la kliento aŭ dunganto, malfacilecon en trovado de fidinda retkonekto, kaj la manko de limado inter laboro kaj libertempo [13]. Servoj kiel ekzemple PayPal estas popularaj inter ciferecaj nomadoj. Ciferecaj nomadoj ofte uzas la telefonprogramaron Skype, kiu ebligas al ili komuniki per voĉo, teksto, videobabilejo per interreto. Estas ciferecaj nomadoj, kiuj vivtenas kreante videoenhavon en Jutubo sen dependi de aparta laborloko aŭ loĝejo. Unu el la gravaj paŝoj faritaj de ciferecaj nomadoj estas certigi ĝisdatigi personan dokumentadon (kiel vizoj kaj pasportoj), ĉar tio estas kondiĉo por daŭrigi vagadon sen prokrasto. Regado de la oficiala lingvo de la landoj, kiujn la nomado vizitas, povas esti utila por plenumi lian laboron. La manko de regado de la loka lingvo povas endanĝerigi la nomado en kazo de malsano.

Leah Woodward elpensis la terminon "sendependeco de loko" por priskribi la vivstilon de ciferecaj nomadoj.

Kreskanta populareco

Eĉ antaŭ ol la esprimo "cifereca nomado" estis konata, ekzistis homoj kies vivstiloj konvenas tiun esprimon [14]. Frua "cifereca nomado" estis Steve Roberts, kiu en 1983 veturis per komputilizita limuzino kaj kies rakonto aperis en Popular Computing revuo. En 1985, satelitsistemo nomita Motosat estis lanĉita kiu permesis pli oportunan aliron al la Interreto. Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, pli kaj pli da homoj povis adopti vivstilon de cifereca nomadismo. Teknologiaj evoluoj kiel ekzemple Wi-Fi Interreto, kaj poŝkomputiloj kiuj konektas al la Interreto faciligis kaj instigis tiun tendencon. Ekde 2014, rapida kresko de la cifereca nomada komunumo komenciĝis, post kiam retejoj estis perfektigitaj, kiuj rangigas urbojn en la mondo laŭ vivkosto, vetero, interreta rapideco, informoj, kiuj helpas nomadojn elekti kie loĝi [15] [16]. En la dua jardeko de la 21-a jarcento, internaciaj konferencoj por ciferecaj nomadoj kiel ekzemple DNX ankaŭ multiĝis. Cifereca nomadismo kreskis paralele kun la pliiĝo de la ebleco de dedistanca laboro, precipe en la sektoro de alta teknologio. Ekzemple, inter teknologiaj kompanioj en Silicon Valley. Ekde 2009, estis signifa pliiĝo en la populareco de ciferecaj nomadoj en konataj kaj grandaj kompanioj. La National Geographic Company ekis la blogon la "Digital Nomad", kaj la komputilentrepreno Dell lanĉis retejon nomitan "Digital Nomads" kiu ekzistis por mallonga tempo. Dokumentario pri la vivo de cifereca nomado estis financita en 2012 per Kickstarter, kaj sukcesis enspezi ĉirkaŭ $37,000. La filmo estis kreita fare de geedzoj Christine kaj Drew Gilbert, nomita La Sendrata Generacio. Krozado nomita "Nomad Cruise" estis fondita por permesi al ciferecaj nomadoj renkontiĝi kaj komuniki.

Kvankam multaj loĝantaroj povas elekti vivstilon de cifereca nomadismo, ekzistas tendenco por ĉi tiu elekto ĉefe inter junuloj, entreprenistoj kaj rifuĝintoj. Notu ke cifereca nomadismo ne temas pri vagabondo, malgraŭ iu simileco de senkonstanta loko kaj laŭplaĉa vagado.

Popularaj Cellokoj

Iuj cellokoj estas pli popularaj inter ciferecaj nomadoj, ĉi tiuj inkluzivas Budva-n (Montenegro), Ĉiang Mai-n, (Tajlando) kaj Balio-n (Indonezio) pro malalta vivkosto kaj alta vivokvalito. Aliaj urboj inkluzivas Talino-n, Tarifa-n, Tbiliso-n ĉar ekzistas signifa komunumo de ciferecaj nomadoj kaj akcepto en la loka socio de ĉi tiu vivstilo kune kun malalta vivkosto. Eĉ en pli multekostaj urboj estas ciferecaj nomadoj, la plej elstaraj el kiuj estas Singapuro kaj Oslo. En Britio estas koncentriĝoj de ciferecaj nomadoj en certaj urboj, kiel Bristol, Birmingham kaj Brighton. Ĉi tio estas pro pli malalta vivkosto kompare kun Londono.

Instigoj

Pluraj faktoroj kontribuis al signifa pliiĝo en la populareco de la cifereca nomada vivstilo en la dua jardeko de la 21-a jarcento. Interreta konektebleco fariĝis pli ofta en la 21-a jarcento, faciligante al homoj migri al pli da mondopartoj. Pli da laborpostenoj fariĝis sendependaj de esti faritaj en specifa geografia loko.

Laŭleĝaj disvolviĝoj

La origino de multaj el la ciferecaj nomadoj estas el evoluintaj landoj kaj iliaj pasportoj permesas al ili pli grandan gradon de translokiĝ-libereco inter landoj. Tial, multaj el ili emas vojaĝi kun nur turismaj vizoj. Kvankam estas teknike kontraŭleĝe por cifereca nomado labori en fremda lando, kiun ili vizitas per turisma vizo, multaj ciferecaj nomadoj emas resti en lokoj kie la vivkosto estas malalta, dum ili laboras por dungantoj situantaj en sia hejmlando. En multaj landoj, kondiĉe ke ĉi tiu laboro estas farita modeste kaj ne damaĝas la laborlokojn de lokaj civitanoj, la aŭtoritatoj fermas okulon al la laboro de la cifereca nomado. Multaj el la ciferecaj nomadoj kutime faras planitajn forirojn el landoj, kie ili volas resti, kun la celo plilongigi la validecon de la turisma vizo en tiu lando. En kelkaj el la landoj, kiuj favoras ciferecajn nomadojn, ili provas akiri laŭleĝan loĝvizon en la lando laborante partatempe ekzemple instruante la anglan, aŭ studante en loka universitato kun studenta vizo.

Kelkaj landoj establis programojn celantajn faciligi ciferecajn nomadojn eniri la landon. En Estonio ekzistas vizo e-Residency (angle por elektronika loĝado) kaj en Tajlando ekzistas vizo SMART. Estonio eĉ anoncis, ke ĝi planas eldoni ciferecan nomadan vizon, pro la kreskanta populareco de la vizo de e-Residency [17].

Nuntempe pli ol 45 landoj ofertas specialajn loĝvizojn por ciferecaj nomadoj, kiuj permesas longan restadon kaj aliron al lokaj sanservoj kaj bankaj sistemoj.

Referencoj

  1. . How To Succeed At Becoming A Digital Nomad.
  2. Digital Nomad Definition. Alirita 24 August 2016.
  3. How to become a digital nomad. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita November 19, 2017.
  4. Tsugio Makimoto, David Manners, Digital Nomad. Wiley, 1997. (ISBN 0471974994)
  5. Tsugio Makimoto & David Manners (1 January 1997), Digital nomad, Wiley
  6. Mike Elgan (1 August 2009), Is Digital Nomad Living Going Mainstream?, Computerworld, http://www.computerworld.com/s/article/9136154/Is_digital_nomad_living_going_mainstream_
  7. . 5 'digital nomads' share their stories from around the world (en-US). thestreet.com (2016-07-13). Alirita 2016-07-30.
  8. (Feb 2018) Digital nomads beyond the buzzword: Defining digital nomadic work and use of digital technologies”, Lecture Notes in Computer Science iConference 2018.
  9. What is a digital nomad?. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita November 19, 2017.
  10. The Digital Nomad Life. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita November 19, 2017.
  11. . The Rise of the Digital Nomad. Alirita 7 August 2015.
  12. Meggan Snedden (30 August 2013), When work is a nonstop vacation, BBC.com - Capital
  13. Digital nomads travel the world while you rot in your office. Alirita 7 August 2015.
  14. . A Brief History of Digital Nomading (September 6, 2013). Alirita December 8, 2017.
  15. BBC Capital (22 November 2017), The digital nomads working in paradise, BBC
  16. Anna Hart (17 May 2015), Living and working in paradise: the rise of the 'digital nomad', The Telegraph
  17. Rosie Spinks, Digital Nomads Can Soon ‘Make It Official’ With A New Visa From Estonia. Quartzy, February 27, 2018

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

trad.hebrea

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.