Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Cicerono (latine Marcus Tullius Cicero).

La cicero[1] (france cicéro) estas mezurunuo de longo uzata en Eŭropa tipografio, egala al 4,51 milimetroj.

Difino

La cicero estas 172 de la antikva franca futo (france pied-du-roi), aŭ 16 de la antikva franca colo (france pouce). La franca colo estis difinita en 1799 kiel 37500013853≈27,07 milimetroj; tial, la cicero estas ekzakte 6250013853≈4,511658 milimetroj. Praktike, hodiaŭ oni ordinare uzas la ciceron de ekzakte 4,512 milimetroj; la devio de 0,008% estas industrie sensignifa.

La cicero egalas 12 punktojn de Didot (france point Didot).

En la komputila sistemo TEX, la cicero (simbolo cc) estas difinita kiel ekzakte 4952002787213 Usonaj coloj, aŭ 125780802787213≈4,512780 milimetroj.[2]:57, Chapter 10

Historio

La ciceron inventis en 1775 la franca tipografo François-Ambroise Didot, antaŭ la Franca Revolucio de 1789 kaj la invento de la metro; tial, Didot difinis la ciceron kiel onon de la tiam ordinare uzita franca colo. Ĝi nomiĝas laŭ la eldono de 1468 fare de Arnold Pannartz kaj Konrad Sweynheim de Leteroj al Amikoj (latine Epistulae ad Familiares) fare de Cicerono, kies tiparo estis unu ciceron granda.[3]

La cicero estis vaste uzita en Francio kaj en aliaj Eŭropaj landoj ekde la 18a jarcento ĝis la 20a jarcento.

Referencoj

  1. (2020) cicer/o”, Plena Ilustrita Vortaro 2020 (esperante).
  2. Knuth, Donald. (1984) The TEXbook (angle).
  3. André, Jacques; Denis Girou (1999). Father Truchet, the typographic point, the Romain du roi, and tilings”, TUGboat (en) 20 (1), p. 8–14.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.