Cianatoj (aŭ R^+-{O-C≡N}^-) estas kemiaj komponaĵoj izomeroj de la fulminatoj kaj rilatas al la saloj kaj esteroj derivataj elde la cianata acido. Cianatoj rilatas al cianidoj kaj ofte trovatas en akvoj enhavantaj cianidon. Cianatoj originas en la oksidado de cianidoj tamen elmontras malsimilajn kemiajn, analizajn, traktadan kaj toksan proprecojn.
Traktado de solvaĵoj kun cianatoj estas nekutima ĉar ili estas tre malpli toksaj ol cianidoj, kaj ĝenerale ili ĉeestas en metalurgiaj solvaĵoj en malaltaj koncentriĝoj kaj ne restas en la vivmedio dum longaj tempoperiodoj.[1]
En kelkaj kazoj, la cianata koncentriĝo en dekanta solvaĵo povas esti sufiĉe alta por garantii la efektivigon en la procezo de cianatoforigon, kaj tipe tio estas la rezulto de cianato produktita en la procezo de cianidodetruo. Tio estus limigita al situacioj kie la dekanta solvaĵo estus elŝutota en la medion kaj la koncentriĝo de cianato en la netraktita solvaĵo estus toksa por la akvaj organismoj.
Cianatoj povas funkcii kiel nitrogena kaj/aŭ karbona fonto por malsamaj mikroorganismoj kaj kiel energifonto por aŭtotrofaj amoniako-oksidantoj. Tamen, la amplekso de cianata havebleco kaj utiligo en surteraj ekosistemoj kaj ĝia rolo en biogeokemiaj cikloj estas malmulte konata.
Cianatoj (R-O-C≡N) estas organika nitrogena komponaĵo kiuj ĉefe interesas al medicina scienco pro ĝia negativa efiko al proteina informiĝo kaj enzima aktiveco, en kemia industrio kiel industria krudmaterialo, kaj en industria kloakaĵo-traktado, kie ili estas produktitaj en grandaj kvantoj, precipe dum forigo de cianidoj.
Tamen, en la lastaj jaroj, cianatoj ricevis pli da atento en mara biogeokemio kaj mikroba ekologio, kun la eltrovo pri la implikiĝo de cianato en cikligaj procezoj de centra nitrogeno (N), nome en nitrigo kaj ne-aeroba amonia oksidado. Malgraŭ la emerĝa rekono de la rolo de cianatoj en maraj ekosistemoj, la media rolo kaj signifo de cianato en surteraj ekosistemoj restas komplete nekonataj.
Cianatoj | |||||