Bazaj informoj
Chvalová, hungare Felsőfalu (felŝOfalu) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. Ĝis 1899 la hungara oficiala nomo estis la pli mallonga Felfalu.
- Areo: 9 km²
- Supermara alteco: 222 m
- Loĝantaro: 160
- Poŝtkodo: 982 62
- Aŭtokodo: RA
- Telefonprefikso: 47
Situo
Chvalová situas sub monto 476 m-ojn alta, sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Tornaľa troviĝas 15 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1343 en formo "Felfalu". En 1910 loĝis en Felsőfalu 205 da homoj, (200 hungaroj, 3 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Alsófalu rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Chvalová 164 da homoj, (98 slovakoj, 64 hungaroj, 2 ciganoj).
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1875
- nobeldomo el la 19-a jarcento, baldaŭe trakonstruiĝis al katolika preĝejo