Komunumaro Churwalden | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Plessur |
Ĉefloko | Churwalden |
Koordinatoj | 46° 46′ N 9° 32′ O / 46.767 °N, 9.533 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ N 9° 32′ O / 46.767 °N, 9.533 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1523 (2009-12-31) |
Areo | 76,28 km² |
Loĝantardenseco | 20 loĝantoj/km² |
La komunuaro Churwalden (prononcu: ĥurvaldn; historia romanĉa nomo: Circul da Curvalda) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Plessur. Ĝi havis 1523 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Churwalden.
Geografio
La komunumaro Churwalden situas sude de Koiro kaj konsistas el la valo de Churwalden, kiun trafluas la rivero Rabiosa, kaj la nordokcidenta parto de la valo de Schanfigg, sudokcidente de la rivero Plessur, kiu formas la nordorientan limon de la komunumaro.
Komunumoj de la komunumaro Churwalden
La distrikto Churwalden konsistas (stato en 2010) el la sekvantaj 2 komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Churwalden | 1217 | 48.54 | 3911 | |
Tschiertschen-Praden | 306 | 27.74 | 1217 | |
Totale | 2 | 1523 | 76,31 |
Politika organizo
La supera organo de la komunumaro Churwalden estas la jare kunvenanta landkomunumo, kiu en la komunumaro Churwalden nomiĝas Bsatzig. Tiu institucio, kiun partopreni povas ĉiu elektorajtaj svisaj loĝantoj de la komunumaro elektas la komunumarajn aŭtoritatojn kaj la delegitojn de la komunumaro por la kantona parlamento de Grizono. Ĝis 2010 ĝi ankaŭ elektis la juĝistojn de la komunumara tribunalo. La nova kantona leĝo pri la jurisdikcio tamen kun efiko de la 1-a de januaro 2011 transdonis la kompletan jurisdikcian povon al la distiktoj, kial la komunumaraj tribunaloj je tiu dato malfondiĝis.[1]
Historio
La komunumaro Churwalden estiĝis surbaze de la nova kantona konstitucio de la jaro 1851 el la malnova tribunalkomunumo Churwalden. Ĝi unue konsistis origine el la kvin komunumoj Churwalden, Malix, Parpan, Tschiertschen kaj Praden. Ĉar Tschiertschen kaj Praden je la 1-a de januaro 2009 kuniĝis al la nova komunumo Tschiertschen-Praden, kaj Malix kaj Parpan je la 1-a de januaro 2010 integriĝis al la komunumo Churwalden, restis hodiaŭ nur du komunumoj. [2]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Artikolo pri la Landkomunumo en la retejo de la komunumaro Arkivigite je 2011-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Plessur en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-28)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Churwalden – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|