Chudá Lehota, hungare Újülés [UjulEŝ] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Chudá Lehota | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Bánovce nad Bebravou | ||
Poŝtkodo | 956 38 | ||
Aŭtokodo | BN | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 221 (en 2 004) | ||
Loĝdenso | 62 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°38′50″N 18°11′50″O / 48.64722°N, 18.19722°O (mapo) Koordinatoj: 48°38′50″N 18°11′50″O / 48.64722°N, 18.19722°O (mapo) | ||
Alto | 223 m s.m. | ||
Areo | 4 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
| |||
Situo
Chudá Lehota situas laŭ traira flankovojo. Bánovce nad Bebravou troviĝas je 11 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1400 laŭ tiama hungara skribo "Wyiles, Wyles". En 1828 loĝis tie 753 vilaĝanoj en 108 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Chudó-Lehota, poste ĝi rericevis sian hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Újülés 134 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Chudá Lehota 215 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Kruco
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio