Christopher Zervic | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | KriZe |
Naskiĝo | 20-a de majo 1973 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | usonano |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1994 |
D-ro Christopher Matthew Anthony ZERVIC [KriZe] (naskiĝis la 20-an de majo 1973) estas usona esperantisto.
Lia esperanta agado
Zervic eklernis Esperanton la 26-an de julio, 1994. Li estis prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago 1998-1999, 2002-2003, Sekretario de E-Societo de Ĉikago, 1997-1998, 2000-2001. Li estas estrarano de Esperanto-USA.[1]
Instruisto de Esperanto, verkis kun R. Kent Jones unu el la plej fruaj retaj lerniloj. Podkastisto de Ĉi Tie Nun.
Vivo
Naskiĝis 1973 ĉe Arlington Heights, Ilinojo, Usono. Loĝis en Buffalo Grove, Ilinojo dum juneco. Ĉeestis Illinois-State-Universitaton ĉe Normal, Ilinojo, bakalaŭriĝis 1995 studinte publikrilaton kaj politiksciencon. Ĉeestis Advokatlernejon John Marshall ĉe Ĉikago, Ilinojo, doktoriĝis 2000, advokatiĝis samjare. Nun loĝas en Richland, Miŝigano.
Zervic havas tri gefilojn, Stefanjo (naskiĝinta 1994), Karlota (naskiĝinta 2004) kaj Kupero (naskiĝinta 2006). La lastaj du estas denaskaj parolantoj de Esperanto. Zervic edziĝis en 2001 kun Laŭra Brinkman.
La pseŭdonimo "KriZe" estas simpla mallongigo de lia nomo en Esperanto Kristoforo Zervic, simila al la formo uzata de Esperanto aŭtoro Kabe.
Zervic partoprenas en la vikipedio.
Kongresoj
Junulara Esperanto-Semajnfino (USEJ)
- 1997 (Vaŝingtono)
Jarkongresoj de Esperanto-USA
- 1996 (Detrojto)
- 2002 (Sakramento)
- 2008 (Montrealo, kune kun Tut-Amerika Kongreso de Esperanto kaj Jarkongreso de KEA)
- 2009 (Sankta Luiso, Misurio)
- 2010 (Vaŝingtono, D.K.)
Jarkongreso de Kanada_Esperanto-Asocio
- 1998 (Montrealo)
Universala Kongreso de Esperanto
- 2009 (Bjalistoko, Pollando)
Referencoj
- ↑ La bulteno de Esperanto-USA, 2008/1, Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine p. 2
Eksteraj ligiloj
- Ĉi Tie Nun, podkasto de KriZe en Esperanto
- A Key to the Inter-National Language
- E-Societo de Ĉikago