Christoph Böhm estis saksa luterana pastro, instruisto.
Christoph Böhm naskiĝis la 24-an de septembro 1626 en Saksio en Radeberg, li mortis la 19-an de marto 1660 en Hungara reĝlando en Leutschau (nuntempa Levoča en Slovakio).
Biografio
Christoph Böhm ekde 1641 lernis en Meißen, post 3 jaroj en Lutherstadt Wittenberg. Post lernado li instruis en sia naskiĝurbo, ekde 1649 li plulernis en Jena. Li atingis sciencan gradon "magister". En 1653 li estis nomumita liceestro de Pressburg en Hungara reĝlando. Tiu liceo baldaŭ transformiĝis al Luterana Teologia Akademio (Pozsony). Ekde 1658 ĝismorte li estis luterana pastro de Leutschau.
Elektitaj kontribuoj
- Dissertatio IV. compendii theologici de Deo et attributis divinis (Vitebergo, 1650)
- Dissertatio XVI. de iustificatione et bonis operibus (Vitebergo, 1650)
- Beantwortung der Unchristlichen, und mehr den Heydnischen, doch sehr gemeinen Frage, Woher ich gewiss sey, dass heutige Bibel, oder Heilige Schrift von Gott? (Trentschin, sen eldonjaro)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.