Christine Fabréga
Persona informo
Naskonomo Christiane Louise Jeanne Boutevilain
Aliaj nomoj Christine Fabréga
Naskiĝo 8-an de aprilo 1931 (1931-04-08)
en 14-a arondismento de Parizo
Morto 11-an de junio 1988 (1988-06-11) (57-jaraĝa)
en 18-a arondismento de Parizo
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Cours Simon
Okupo
Okupo filmaktoro televida prezentisto televida aktoro teatra aktoro radio-prezentisto

Christine FABRÉGA (naskiĝis la 8-an de aprilo 1931 en Parizo, mortis la 11-an de junio 1988 en Parizo) estas franca aktorino kaj gravulo de Franca Televido.

Biografio

Ŝi interpretis kelkajn filmojn, interalie Les Risques du métier de André Cayatte, Le Deuxième Souffle de Jean-Pierre Melville, Deux hommes dans la ville de José Giovanni, Nous ne vieillirons pas ensemble de Maurice Pialat.

Ŝi estis la unua prezentantino de televida elsendo "Le mot le plus long" (La plej longa vorto) en 1965 kaj poste ofta figuro de elsendo "Les Jeux de 20 heures" (Ludoj de la 20-a horo) dum 12 jaroj ĝis 1988.

Ŝi forpasis pro kancero en aĝo de 57 jaroj kaj kuŝas en Tombejo Père-Lachaise.

Filmaro

  • 1966: Le Deuxième Souffle, de Jean-Pierre Melville, kun Lino Ventura.
  • 1967: Les Risques du métier, de André Cayatte, kun Jacques Brel.
  • 1969: La Peau de Torpédo, de Jean Delannoy, kun Michel Constantin.
  • 1972: Nous ne vieillirons pas ensemble, de Maurice Pialat, kun Jean Yanne.
  • 1973: Deux hommes dans la ville, de José Giovanni, kun Jean Gabin.
  • 1973: C'est jeune et ça sait tout aŭ Ya pas de mal à se faire du bien de Claude Mulot - ne kreditita
  • 1974: Les Murs ont des oreilles, de Jean Girault, kun Louis Velle.
  • 1974: Tamara ou Comment j'ai enterré ma vie de jeune fille de Michel Berkowitch
  • 1976: L'Exercice du pouvoir, de Philippe Galland, kun Michel Aumont,
  • 1976: Pourquoi ?, de Anouk Bernard, kun Gérard Barray.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.