Christiane Scrivener | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Christiane Fries |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1925 (98-jaraĝa) en Mulhouse |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | ekonomika altlernejo Harvard |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Christiane Scrivener, naskiĝinta la 1-an de septembro 1925 en Mulhouse, estas franca politikistino. Ŝi interalie estis komisaro en la dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1989 kaj 1993. En tiu Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn fiskeco kaj rajtoj de la konsumantoj. Dum la sekva tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1993 kaj 1995, ŝi respondecis pri la sama fako. Christiane Scrivener estis membro de la Respublikana Partio de Francio, kiun gvidis Valéry Giscard d'Estaing, kaj kiun dum 1997 anstataŭigis la partio Démocratie Libérale (liberala demokratio), kiu mem dum 2002 unuiĝis kun aliaj konservativaj partioj en la nova partio UMP.
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.