Christian Traugott Fleischmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1776 en Neustadt an der Orla |
Morto | 6-an de januaro 1813 (36-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Thomas-lernejo je Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | orgenisto • flutisto |
Christian Traugott FLEISCHMANN (naskiĝinta la 16-an de marto 1776 en Neustadt an der Orla, mortinta la 6-an de januaro 1813 en Lepsiko) estis germana orgenisto kaj flutisto. Inter 1811 kaj 1813 li estis orgenisto ĉe la Preĝejo Sankta Tomaso en Lepsiko.
Vivo
Estante filo de orgenisto kaj instruisto li frekventis ekde 1791 Thomas-lernejon. En 1799 li matrikulitis ĉe la Universitato de Lepsiko. De 1802 ĝis 1813 Fleischmann estis dua flutisto ĉe Gewandhaus-orkestro. Post kiam li estis ekde 1802 adjunkto de orgenisto Adolf Heinrich Müller li fariĝis inter 1804 kaj 1811 ĉeforgenisto de la Malnova Petro-kirko en Lepsiko. Poste li deĵoris en la Tomaso-kirko. Unu lia frato, Johann Christoph Fleischmann, estis katedrala kaj urba kantoro en Meißen.
Literaturo
- Hans-Rainer Jung: Das Gewandhaus-Orchester. Seine Mitglieder und seine Geschichte seit 1743. Mit Beiträgen zur Kultur- und Zeitgeschichte von Claudius Böhm, Faber und Faber, Leipzig 2006, ISBN 3-936618-86-0, p. 58.
- Martin Petzoldt: Die Thomasorganisten zu Leipzig. Ĉe: Christian Wolff (eld.): Die Orgeln der Thomaskirche zu Leipzig. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2012, ISBN 3-374-02300-2, p. 95–137 (p. 112)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.