Christian Radich | |
---|---|
Bazaj indikoj | |
Tipo: | Velŝipo |
Klaso: | Altŝipo |
Posedanto: | Norvegio |
Hejma haveno: | Oslo |
Numero de korpo: | 5071729 |
Surigita sur akvon: | 5-a de februaro 1937 |
Donita en servon: | 17-a de junio 1937 |
Sorto: | Trafikanta |
Prezo: | 609 293,04 kronoj |
Teknikaj datenoj | |
Tonelo de ŝipo (BRT): | 662 |
Longo: | 62,5 m (inkl. busprito 73 m) |
Larĝo: | 9,7 m |
Mergo: | 4,7 m |
Rapideco: | 14 knotoj (26 km/h) |
Ŝipanaro: | 18 |
Kapacito: | 88 pasaĝeroj |
La Christian Radich estas velŝipo de la tipo plenrigilita ŝipo, kiu marveturas sub la norvega flago. La ŝipo (konstrujaro 1937) estas interalie konata pro la filmo Windjammer el 1958 kaj la televidserio The Onedin Line el la 1970-aj jaroj. La ŝipo konstruiĝis kiel lerneja ŝipo kaj servis tiel, krom la periodo de la dua mondmilito, por la norvega junularo. Nuntempe la ŝipo marveturas en la somersezono kun grupoj kaj individuoj dum mallongaj kaj longaj vojaĝoj. Ĉiujare ĝi ankaŭ partoprenas je la 'Tall Ship Races' (Altŝipkonkursoj), en kiu ĝi, kiel la plej distingita ŝipo, altiras multajn interesatojn.
La nomo de la ŝipo venas de la norvega kavaleria oficiro, entreprenisto kaj ŝipekipisto Christian Radich (15-an de aŭgusto 1822–29. junio 1898).
Teknikaj donitaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fotoj kaj filmoj
- 360° QTVR plenekranaj panoramoj de la Christian Radich