Christian Kern | |||||
---|---|---|---|---|---|
federacia kanceliero de Aŭstrio | |||||
Persona informo | |||||
Christian Kern | |||||
Naskiĝo | 4-an de januaro 1966 (58-jaraĝa) en Vieno | ||||
Lingvoj | germana • aŭstra-germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno • Universitato de Vieno vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Eveline Steinberger-Kern vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • entreprenisto • ĵurnalisto • proparolanto vd | ||||
Aktiva en | Austrian Chancellery in Vienna vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
federacia kanceliero de Aŭstrio | |||||
Dum | maj 2016 – dec 2017 | ||||
Sekvanto | Sebastian Kurz | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christian KERN (naskiĝinta la 4-an de januaro 1966 en Vieno) estas aŭstra manaĝero kaj iama politikisto de Socialdemokratia Partio de Aŭstrio (SPÖ).
Vivo
Lia profesia kariero komenciĝis post studofino de publicistiko kaj komunikadsciencoj (1997) kaj postuniversitata trejniĝo kaj laboro kiel ekonomia ĵurnalisto kiel dungito en la oficejo de la kanceliero federacia kaj ĉe la SPÖ-parlamentoklubo. Poste li deĵoris ĉe diversaj publikaj entreprenoj. Inter 2007 kaj 2010 Kern estis estrarano de la energifirmao Verbund AG, antaŭ ol esti ĉe Aŭstriaj federaciaj fervojoj; inter 2010 kaj 2016 li estis estrarano de ÖBB-Holding AG.
Inter majo 2016 kaj decembro 2017 Kern estis federacia kanceliero de la Respubliko Aŭstrio. Inter majo 2016 kaj septembro 2018 li krome estris tutaŭstrie la SPÖ-estro kaj ekde 2017 opozicio-gvidanto en la Nacia Konsilio. En oktobro 2018 li retiriĝis de la politiko kaj anoncis preferi reiri al la privata ekonomio.[1]
Ekde 2019 Kern anis al la kontrolkomisiono de la Rusiaj Fervojoj kaj prezidantas ĉe European China Business Councils.
Eksteraj ligiloj
- Christian Kern ĉe meineabgeordneten.at
- Kern sur la parlamenta paĝaro
- Intervjuo en aŭgusto 2016 pri la rifuĝintoj venantaj al Eŭropo, ĉe: Die Zeit, aŭgusto 2016
- Daniela Kittner: "SPÖ zog Notbremse: Das Scheitern eines Hoffnungsträgers", ĉe: Kurier, 6.10.2018
Notoj
- ↑ "Nächster Knalleffekt: Kern zieht sich aus Politik zurück", ĉe orf.at, 6.10.2018