Christian Heinrich Friedrich Peters
Persona informo
Christian Heinrich Friedrich Peters
Naskiĝo 19-an de septembro 1813 (1813-09-19)
en Koldenbüttel
Morto 18-an de julio 1890 (1890-07-18) (76-jaraĝa)
en Clinton
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Danio Reĝlando Prusio Usono vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Christian Heinrich Friedrich Peters
Profesio
Okupo astronomo universitata instruisto fizikisto vd
Laborkampo astronomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Christian Heinrich Friedrich PETERS (naskiĝis la 19-an de septembro 1813 en Koldenbüttel, mortis la 18-an de julio 1890 en Clinton) dan-devena usona astronomo Oni ne konfuzu lin kun la germana astronomo Christian August Friedrich Peters.

Vivo

Li naskiĝis en Ŝlesvigo-Holstinio, kiu estis tiam parto de Danio, kaj poste, de Germanio. Li lernis en Germanio, (sub la instruo de Carl Friedrich Gauss). Poligloto, li restadis en Italio kaj Turkio, antaŭ iri en Usonon en 1854.

Li laboris en la Kolegio Hamilton de Clinton (Nov-Jorkio), kie li malkovris 48 asteroidojn.

En 1889, li kompromitiĝis en konflikto pri iu stela katalogo, kontraŭ sia kolego Charles A. Borst. La afero iris en justicon, li estis kondamnita kaj apelaciis; sed mortis nelonge poste. La kondamno estis nuligita, sed nenia nova procezo okazis.

Malkovroj

Li estis unu el la plej abudaj trovintoj da asteroidoj el sia epoko, li ankaŭ malkovris la periodan kometon 80P/Peters-Hartley, pluraj variantaj nebulozoj kaj galaksiojn.

La asteroido 100007 Peters[1] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

  • Kategorio:Malkovrita de Christian Heinrich Friedrich Peters

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.