Chris Marker | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 29-an de julio 1921 en Neuilly-sur-Seine | ||||
Morto | 29-an de julio 2012 en Parizo | ||||
Nacieco | franco | ||||
Sukcesis kiel |
| ||||
| |||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Christian Hippolyte François Georges Bouche-Villeneuve | ||||
Aliaj nomoj | Chris Marker | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse | ||||
Lingvoj | franca • angla | ||||
Ŝtataneco | Francio | ||||
Alma mater | Lycée Pasteur | ||||
Okupo | |||||
Okupo | filmreĝisoro • filmproduktoro • filmkritikisto • fotisto • scenaristo • filmmuntisto • televida produktoro • multimedia artist • ĵurnalisto • ĉefkameraisto • instruisto • poeto • verkisto • dokumenta verkisto • videoartisto • artisto de novaj komunikiloj • reĝisoro | ||||
Chris MARKER (vera nomo : Christian-François Bouche-Villeneuve), n. la 29-an de julio 1921 en Neuilly-sur-Seine kaj m. la 29-an de julio 2012 en Parizo, estis franca kinreĝisoro, fotografisto kaj verkisto.
Por la granda publiko, lia verko rilatas al plej konataj filmoj: nome La jetée, Sans soleil, Le joli mai, aŭ Le fond de l'air est rouge, kaj al dokumentaloj difinitaj de André Bazin kiel kineseoj.
Tamen lia verko ne limiĝas al tiuj subskribitaj kiel Chris Marker: li aktive kunlaboris kun aliaj produktoroj, verkistoj, aktoroj, artistoj aŭ ĉiaj laboristoj: el Costa-Gavras al Yves Montand, el Alain Resnais al Yannick Bellon aŭ Alexandre Medvedkine, de Jorge Semprún al Benigno Cacérès, el Isild Le Besco al Mario Ruspoli, de Joris Ivens al Haroun Tazieff, de Akira Kurosawa al Patricio Guzmán.