Chozas de Canales | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45960 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ignacio Pitaluga de Aldana | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 858 (2010) | ||
Loĝdenso | 116,91 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 6′ N, 4° 3′ U (mapo)40.098333333333-4.0427777777778Koordinatoj: 40° 6′ N, 4° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 557 m [+] | ||
Areo | 33 km² (3 300 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chozas de Canales [+] | |||
Chozas de Canales [ĉozas de kanAles] (Kabanoj de Kanaloj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Toponimio
La esprimo "Chozas de Canales" (Kabanoj de Kanaloj) devenas el naskiĝo de la vilaĝo: loĝantoj de alia vilaĝo nome Canales (nune senhoma) konstruis kabanojn kie poste oni setligis la domaron.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Choceros. La censita populacio en 2010 estis de 3.858 loĝantoj kaj la denseco estas de 116,91 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la populacio estis ĉirkaŭ milo da loĝantoj, sed dum unu jardeko de la 21a jarcento pro proksimeco al ĉefurboj kaj regiona Toledo kaj ŝtata Madrido, la populacio preskaŭ kvarobliĝis.
Situo
Chozas de Canales estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 557 m; je 36 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 33 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′54″ N 4°2′34″ Ok.
Geografio
La municipo troivĝas en valo de la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Casarrubios del Monte, El Viso de San Juan, Palomeque, Lominchar, Recas kaj Camarena, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Ekonomio
Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Historio
En la 17a jarcento Pedro Coloma y Escolano, ŝtatsekretario de Filipo la 4-a aĉetis la zonon de la senhomaĵoj de Canales kaj Regachuelo, kaj la vilaĝoj de Chozas kaj Yunclillos. En 1680 oni proklamis la vicgraflandon de Canales kaj Chozas kaj oni kreis senjorlandon por tiuj kaj aliaj teroj. Post unu jarcento senheredante tiu pasis al episkopo de Calahorra kaj La Calzada. Fine de la 18a jarcento ankoraŭ konserviĝis la palaco markisa.
Estas ermitejo kaj preĝejo.