Ĉokolado | |
---|---|
Angla afiŝo | |
filmo | |
Originala titolo | Chocolat |
Produktadlando | Usono, Britio |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 15-a de decembro 2000 |
Daŭro | 2h01 |
Ĝenro | Romantika komedio |
Kameraado | Roger Pratt |
Buĝeto | ??? |
Reĝisoro(j) | Lasse Hallström |
Produktisto(j) | Harvey Weinstein |
Scenaro | Robert Nelson Jacobs |
Laŭ la verko de | Joanne Harris |
Filmita en | Francio (Burgonjo) |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | Rachel Portman |
Rolantoj | Juliette Binoche • Carrie-Anne Moss • Judi Dench • Johnny Depp • Alfred Molina • Lena Olin • Victoire Thivisol • Peter Stormare • Hugh O'Conor • Leslie Caron • John Wood • Gaelan Connell • Ron Cook • Élisabeth Commelin • Hélène Cardona • Michèle Gleizer |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | --- |
Produktinta firmao | Miramax Films (Usono), David Brown Productions (Usono), Fat Free Limited (Britio) |
Distribuo | Miramax Films |
Honorigoj | Premio Jameson de Popola Eleko por la Plej Bona Aktorino |
IMDb | |
Chocolat [ŝokola] estas brita filmo kiu okazas en Francio kun ambaŭlanda aktoraro. Reĝisorita de Lasse Hallström, ĝi estas la filma adapto de samnoma brita romano de Joanne Harris. Temas pri ĉarmega fabelo kun morala sed tamen ĝusta rakonto en imaga franca rakonto. La filmado okazis en Flavigny-sur-Ozerain, vilaĝeto de Côte-d'Or en Francio.
Intrigo
Lansquenet estas vilaĝeto situanta sur monteto en la izolita franca kamparo. Dum la vintro de 1959 du ruĝmantelaj vojaĝantoj, Vianne kaj ŝia filino Anouk, aĉetas la forlasitan sukeraĵejon por fari ĉokoladvendejon.
Sed en la tre katolika kaj tradicia vilaĝo, la karesmo ĵus komenciĝis, kaj la urbestro, post averti la entrudulinon, ekstrebas kalumnii la novan magazenon por protekti la vilaĝanojn de nekatolikaj moroj. Sed Vianne kutimas esti malbone akceptita kaj helpe de sia bonhumoro kaj de sia bonega ĉokolado sukcesas varbi kelkajn personojn, interalie tiujn en malbona stato, kiel Joséphine, kiu estas regule batata de sia alkoholema edzo.
Ĉefrolantoj
- Juliette Binoche: Vianne Rocher
- Victoire Thivisol: Anouk
- Lena Olin: Joséphine Muscat
- Judi Dench: Armande Voisin, la avino de Luc
- Alfred Molina: Grafo de Reynaud, la urbestro
- Aurélien Parent-Koenig: Luc Clairmont
- Carrie-Anne Moss: Caroline Clairmont
- Johnny Depp: Roux
- Marion Hauducœur: Gati, la knabino kun Roux
- Peter Stormare: Serge Muscat, la alkoholulo
- Leslie Caron: S-ino Audel
- John Wood: Guillaume Bierot
- Hugh O'Conor: Sankta Patro Henri
- Antonio Gil-Martinez: Jean-Marc Drou
- Hélène Cardona: Françoise Drou
- Harrison Pratt: Dedou Drou
- Gaelan Connell: Didi Drou
- Elisabeth Commelin: Yvette Marceau
- Ron Cook: Alphonse Marceau
- Guillaume Tardieu: Baptiste Marceau
- Michèle Glezier: Mme Rivet
- Dominique MacAvoy: Mme Pouget
- Arnaud Adam: George Rocher, la patro de Vianne
- Christiane Gadd: Chitza, la patrino de Vianne