Chocholná–Velčice, hungare Tarajosvelcsőc [tarajoŝvelĉOc] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Chocholná–Velčice | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Trenčín | ||
Poŝtkodo | 913 04 | ||
Aŭtokodo | TN | ||
Telefonkodo | ++421-32-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 705 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°52′00″N 17°56′40″O / 48.866667°N, 17.94444°O (mapo) Koordinatoj: 48°52′00″N 17°56′40″O / 48.866667°N, 17.94444°O (mapo) | ||
Alto | 371 m s.m. | ||
Areo | 28 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo
Chocholná–Velčice situas en valo de rojo (Váh preterfluas), laŭ traira flankovojo. Trenčín troviĝas je 5 km-oj.
Historio
Dum la historio estis tie 3 vilaĝoj. Ĝis Traktato de Trianon la subaj komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Vilaĝoj Nagytarajos kaj Kistarajos unuiĝis en 1943, Velčice aliĝis al la duopo en 1960. En 2001 vivis en Chocholná–Velčice 1639 homoj, (1613 slovakoj).
Nagytarajos
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencieto okazis pri la vilaĝo en 1396, la nomo aperis en 1481 en formo "Naghhoholna". En 1784 loĝis tie 439 vilaĝanoj (80 familioj) en 65 domoj, en 1828 137 vilaĝanoj en 18 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagytarajos 867 homoj, (plejparte slovakoj).
Kistarajos
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1396 en formo "Kys Chocholna". En 1784 loĝis tie 98 vilaĝanoj (21 familioj) en 16 domoj, en 1828 137 vilaĝanoj en 18 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kistarajos 293 homoj, (plejparte slovakoj).
Velcsőc/Velčice
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1345 laŭ tiama hungara ortografio "Welchycz". En 1784 loĝis tie 379 vilaĝanoj (65 familioj) en 61 domoj, en 1828 426 vilaĝanoj en 62 domoj.En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Velcsőc 372 homoj, (plejparte slovakoj).
Vidindaĵoj
- sonorilostablo el la 19-a jarcento
- romkatolika kapelo omaĝe al Dipatrino de 1945
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara, itala kaj slovaka Vikipedioj