Chieti
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Abruco (2005)
Provinco CH Chieti (2005)
Geografia situo 42° 21′ N, 14° 10′ O (mapo)42.3514.166666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 14° 10′ O (mapo)
Alto super marnivelo 330 m
Areo 58 (2005) km²
Loĝantaro 48455 (2023)
Loĝdenso 813 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Brecciarola (2005)
Najbaraj komunumoj Bucchianico, Casalincontrada, Cepagatti (PE), Francavilla al Mare, Manoppello (PE), Pescara (PE), Ripa Teatina, Rosciano (PE), San Giovanni Teatino, Torrevecchia Teatina (2005)
Patrono San Giustino
Festa tago 11-a de majo (2005)
Nomo de loĝantoj teatini, chietini
Poŝtkodo 66100
Imposta kodo C632
Kodo laŭ ISTAT 069022
Telefona prefikso 0871
Retpaĝo http://www.comune.chieti.it/
Loko en mapo
Citaĵo
 Mi vidis Teate, kie jam estis la seĝo de la patrino de Aĥilo; kaj de tio estas testimonoj tiuj de l'urbeto kjeĝa. 
 Fazio degli Uberti

Chieti [KJEti] estas komunumo de Italio, kun 54.920 loĝantoj, lokita en la samnoma provinco de Chieti (ĝi estas ja ĉefurbo de sia provinco).

Geografio

Chieti troviĝas en la centr-orienta parto de Abruco, sur monteto kiu disdividas la akvojn de rivero Pescara (norde) de tiuj de rivero Alento (sude).

La urbo estas formata de la malnova parto, troviĝanta sur la monteto, kaj de la nova parto, kuŝanta en la valo norde de la monteto kaj ampleksa ĝis la dekstra flanka digo de la rivero, kiu evoluis sekvante ĉefe la antikva strato Tiburtina-Valeria, kiu ĝin trairas.

Ĝi ĝuas favoran geografian pozicion, ĉu ĉar malproksime de la adriatika marbordo kaj de la montoj Majella kaj Gran Sasso en speciala varieco de panoramoj, ĉu ĉar apud la ĉefaj aŭtovojoj de Centra Italio (i.a. A14 kaj A25).

La malalta parto de la urbo, Chieti Scalo, naskiĝinta apud la stacio, estas popolata ĉefe de la ege multenombraj universitataj studentoj de l'universitato Gabriele D'Annunzio, kies kursojn sekvas ĉirkaŭ 50.000 studentoj (dum la lerneja jaro 2007-08).

Corso Marricino
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.