Chicha morada [ĈIĉa moRAda] estas tipa nealkohola trinkaĵo el Peruo, variaĵo de ĉiĉo. Ĝi prepariĝas baze de purpura maizo (ankaŭ nomataj lila aŭ malva maizo), kiu en Peruo konatas kiel maíz morado [maIZ moRAdo].
Deveno
La purpura maizo estas variaĵo de maizo, kiu havas kiel apartaĵo intense malhelan purpuran koloron de la tutaj spadikoj. La koloron kaŭzas alta parto de antocianinoj. La purpura maizo kreskas precipe en la Andoj, kaj bezonas specifajn klimatajn kondiĉojn por ricevi sian tipan koloron. La maizaj spadikoj sekiĝas ĉe la plantoj kaj nur poste rikoltiĝas.
Trinkaĵo
Malvarme servita la chicha morada en Peruo konatas kaj aprezatas kiel tre efika freŝigo.
Tradicie oni atribuas al la trinkaĵo malaltigon de la sangopremo, kvankam tiu efiko ankoraŭ ne sendube pruviĝis en medicinaj studoj. Tamen medicinaj studoj fokusiĝis pri la altaj kvantoj pri antioksidantoj de la trinkaĵo: esploristoj de la Universitato de Nagojo en Japanio en ratoj trovis pozitivajn efikojn kontraŭ kancero de rektumo, kaj ĉe antioksidanta protekto de la hepato.[1][2]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- informoj de la perua instituto pri agrikulutura esploro (INIA) (pdf, hispane; 194 kB)
- artikolo en la perua semajna revuo Caretas pri la esploroj de la universitato Arkivigite je 2012-01-17 per la retarkivo Wayback Machine Nagojo en Japanio