Chicago White Sox | |
![]() | |
Nomo | Chicago White Sox |
Adreso | Ĉikago, Ilinojso |
Fondita | 1894 |
Stadiono | Guaranteed Rate Field |
Trejnisto de basbalo | Robin Ventura |
---|---|
Ligo de basbalo | Grandaj Ligoj de Basbalo |
La Chicago White Sox estas usona basbala teamo en la Grandaj Ligoj de Basbalo. La asocio hejmludas en U.S. Cellular Field (ĝis 2003 New Comiskey Park) en Ĉikago, Ilinojso. Tie okazis ankaŭ la unua (6-an de julio 1933) All-Star-Game de Major League Baseball.
La White Sox estas trifoja gajninto de la "Mondserio" (1906, 1917, 2005).
La skandalo de 1919
La skandalo Black Sox estis basbala skandalo, laŭ kiu oni subpagis 8 ludantojn de la Chicago White Sox por ke oni lasu venki la teamon de Cincinnati Reds en la "Mondserio" de 1919.
La akuzitaj ludantoj estis:
- Eddie Cicotte
- Claude (Lefty) Williams
- Charles (Chick) Gandil
- Charles (Swede) Risberg
- George (Buck) Weaver
- Joe (Shoeless Joe) Jackson
- Oscar (Happy) Felsch
- Fred McMullin.
Laŭ juĝistaraj protokoloj, la 8 ludantoj ricevis po 70.000-100.000 da usonaj dolaroj, por malvenki en 5 ludoj.
En 1920 Cicotte, Williams, Jackson kaj Felsch rekonis antaŭ la juĝistaro la fraŭdon. La pruvaĵoj malaperis el la dokumentarejo de la juĝistaro, tiel oni liberigis ilin, sed malpermesis por ili la konkuran basballudon por ĉiam.
Pri la afero oni faris eĉ filmon.
Membroj de Baseball Hall of Fame
ludantoj
|
|
|
ludantoj kun * ludis min. 5 ludtempon ĉe White Sox.
manaĝeroj
- Frank Chance
- Hugh Duffy
- Bob Lemon
- Al Lopez
funkciuloj
- Charles Comiskey
- Hank Greenberg
- Bill Veeck
Okupita numeroj
|
|
|
Nomoj en Major Leagues
- 1901 -1903 White Stockings
- ab 1904 Chicago White Sox