Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

ĤioĤi[1] (majuskle Χ, minuskle χ; greke Χι [xiː]) estas la 22-a litero de la greka alfabeto. Ĝia elparolo en la antikva greka lingvo tre eble estis aspiraca senvoĉa velara plozivo /kʰ/ (en la okcidenta greka alfabeto: /ks/).

En la kojnea greka lingvo kaj pli malfruaj dialektoj ĝi fariĝis frikativo kiel ankaŭ fariĝis teto (Θ) kaj fio (Φ). En la moderna greka, ĥio havas du distengendajn prononcojn: antaŭ malvastaj aŭ antaŭaj vokaloj (e, i, oj, aj, y) ĝin oni prononcas kiel sevoĉan palatalan frikativon [ç], Antaŭ vastaj aŭ malantaŭaj vokaloj (a, o, oŭ) kaj konsonantoj, ĥio estas senvoĉa uvula frikativo [χ]. Iom simila situacio ekzistas en Esperanto: komparu la plej oftaj prononcoj de litero ĥ en "ĥimero" kaj "ĥaoso".

En la greka numeralsistemo ĥio havas la valoron 600.

En la antikva tempo, iuj dialektoj grekaj uzis ĥion anstataŭ ksion (Ξ) por la sono /ks/. Tion pruntis la frua latina lingvo, kaj sekve litero X uziĝis en la latina kaj en la modernaj lingvoj, kiuj uzas la latinan alfabeton.

Ĥio ankaŭ estis inkluzivita en la cirilan alfabeton kiel litero ĥa (Х) kun la fonetika valoro /h/.

Ĥi estas la bazo por la nomo de Kiasmo aŭ Ĥiasmo.


Vidu ankaŭ

Notoj

  1. PIV agnoskas nur Ĥi NPIV Alirita la 13an de septembro 2020.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.