![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cheste (stacidomo). |
Cheste | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 46380 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 962 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 126 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 30′ N, 0° 41′ U (mapo)39.493888888889-0.68355555555556Koordinatoj: 39° 30′ N, 0° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 218 m [+] | ||
Areo | 71,4 km² (7 140 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cheste estas hispana urbo kaj municipo, situanta en la interno, en la komarko Hoya de Buñol, en la provinco Valencio, aŭtonoma Valencia Komunumo, 26 kilometrojn de la provinca ĉefurbo. Ĝi havas populacion de 8 962 loĝantoj (2023). Ĝia fundamenta kaj tradicia agado estas agrikultura, fokusita precipe al la kultivado de vinberoj. Ĝi estas hispanlingva municipo, en kiu la hispana havas lingvan superregadon je jura nivelo.
Geografio
La reliefo de la municipo estas ĉefe ebena, en la transiro inter la montaro de Chiva kaj la Plana de Cuart. En la municipa tereno kiu venas en la montaro de Chiva, nordokcidente, estas la plej altaj altaĵoj, kiel Portillo de San Roque (271 m), La Cumbre (392 m), Alto de los Mojones (426 m) kaj Alto del Basto (571 m). Trairas la municipan teritorion rojaj ravinoj: Cuchillo, Pedriza, Cañadafría, Peñarroya, Hondo, Grande kaj Rambla de Chiva, kiu trairas de okcidento orienten. La loĝloko estas konstruita sur ebena tereno, sur 218 metroj sur la marnivelo, kvankam estas ankaŭ malgranda altaĵo sur kiu staras la preĝejo.[1]
Esperanto
La 82-a Hispana Esperanto-Kongreso okazos en la valencia urbo Cheste, de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2024.[2]
Referencoj
- ↑ «Situación». Ayuntamiento de Cheste. 7a de julio 2014. Konsultita la 24an de novembro 2020.
- ↑ Hispana Esperanto-Kongreso - De la 5a ĝis la 8a de Septembro de 2024 - Valencio-Cheste