Chauchina | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18330 (Chauchina) 18339 (Romilla y Romilla la Nueva) 18329 ([[Aeropuerto de Granada | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 679 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 268 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 12′ N, 3° 46′ U (mapo)37.201388888889-3.7725Koordinatoj: 37° 12′ N, 3° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 551 m [+] | ||
Areo | 21,21 km² (2 121 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Situo de Chauchina en la provinco de Granada.
Chauchina [ĉaŭĈIna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Estas sur la okcidenta parto de la Vega de Granada. Limas kun la municipoj Fuente Vaqueros, Santa Fe, Chimeneas kaj Cijuela. Aliaj proksimaj lokoj estas Láchar, El Jau kaj Pedro Ruiz. Tra ĝia municipa teritorio fluas la rivero Genil.
La municipo Chauchina estas formata de la kernoj Chauchina, Romilla, kaj Romilla la Nueva.
La ĉefa ekonomia sektoro estas la agrikulturo, el kio la plej oftaj kultivoj de irigacio estas la cepoj kaj la olivarboj kaj tiuj senirigaciaj estas la hordeo kaj la asparagoj.
La Flughaveno de Granado —nomata oficiale "Flughaveno Federico García Lorca"— estas plejparte en la teritorio de Chauchina.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.