Charles Vidor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vidor Károly |
Naskiĝo | 27-an de julio 1900 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de junio 1959 (58-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Home of Peace Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono • Aŭstrio-Hungario • Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Karen Morley • Evelyn Keyes • Evelyn Keyes • Doris Warner |
Parencoj | Harry Warner |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • reĝisoro |
Charles Vidor [ĉars], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Vidor Károly estis hungardevena usona reĝisoro. Kontraŭe al la komuna kredo, li ne estas parenca al kolega direktoro en:King Vidor.
Károly Vidor[1][2] naskiĝis la 27-an de julio 1900 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de junio 1959 en Vieno.
Biografio
Károly Vidor devenis el juda familio. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Post la diplomo li translokiĝis al Berlino, kie li aliĝis al tiam mondfama filma produktejo UFA. Li komence estis filmomuntisto, baldaŭ helporeĝisoro. Post jaroj li translokiĝis al Usono, kie li estis kantisto en Broadway. Vidor memfinancis sian unuan eksperimentan mallongan filmon en 1929, sekve Holivudo akceptis lin kiel reĝisoro ekde 1932. Resume li reĝisoris 35 plenlongajn filmojn. En 1953 kaj 1956 li estis nomumita kiel "Plej bona reĝisoro". Li mortis dum sia lasta filmo pro koratako. Li estis edziĝinta kvar fojojn kaj resume li havis 3 idojn.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- The Bridge (mallonga filmo, 1929) - debuto, ankaŭ scenaristo
- Sensation Hunters (1933)
- New York Town (1941)
- Gilda (1946) - lia plej elstara filmo
- Hans Christian Andersen (1952)
- Song Without End (1960) - lia amiko George Cukor finis la filmon