Charles Vacquerie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1817 en Nanto |
Morto | 4-an de septembro 1843 (26-jaraĝa) en Villequier |
Mortokialo | drono |
Tombo | Villequier |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Charles-Isidore Vacquerie |
Frat(in)o | Auguste Vacquerie |
Edz(in)o | Léopoldine Hugo |
Parencoj | Victor Hugo |
Charles VACQUERIE, Nantes la 12a de aprilo 1817 - Villequier la 4an de septembro 1843, à 26 ans, estis bofilo de Victor Hugo kiel edzo de lia filino Léopoldine Hugo.
Ili geedziĝis en la preĝejo Saint-Paul-Saint-Louis la 15an de februaro 1843.
Tamen nur kelkajn monatojn poste, nome la 4an de septembro 1843, ili ambaŭ mortis tragike en Villequier, en la rivero Sejno en vrako de sia boato. Ŝajne li klopodis savi sian edzinon, sed pro la pezo de la malsekegaj vestoj, li ne sukcesis kaj ambaŭ dronis.
La 4an de oktobro 1847, en Ĵerzejo, Victor Hugo dediĉis poemon al sia bofilo,[1] publikigita en 1856 en "Les Contemplations", Livre Quatrième (Pauca Meae), peco XVII. Victor Hugo modifis la daton al "3a de septembro" (antaŭdato de la datreveno de ilia morto).
Notoj
- ↑ Charles Vacquerie, en Les Contemplations, Victor Hugo
Bibliografio
- André Dubuc, Villequier dans la vie et l’œuvre de Victor Hugo, Rouen, Imprimerie Lainé, 1946.
- André Maurois, Olympio ou la vie de Victor Hugo, Paris, Marabout, collection « Université », 1985, p. 305-17.
Eksteraj ligiloj
- Teksto de Contemplations, en Wikisource
- The Maison Vacquerie, en Villequier, estas hejmo de Muzeo de Victor Hugo
- Reely's Poetry Pages Hear "Demain, des l'aube"