Charles Herbert Lightoller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1874 en Lankaŝiro |
Morto | 8-an de decembro 1952 (78-jaraĝa) en Richmond (Londono) |
Mortokialo | kormalsano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Cavendish School |
Okupo | |
Okupo | maristo • aventuristo |
Charles Herbert Lightoller (naskiĝinta la 30-an de marto 1875, mortinta la 8-an de decembro 1952) estis la dua oficiro de Titanic. Li estis konsiderata kiel malmola viro eĉ inter spertaj maristoj. Tra lia vivo tiriĝis seninterrompa ĉeno de aventuroj kaj dramaj eventoj. Kiel juna maristo li deĵoris sur ŝipoj de kelke da kapitanoj de brita komercŝiparo, pri kies kuraĝaj navigadoj oni rakontis kun respekto en liverpoolaj kaj southamptonaj maristaj drinkejoj. Li apartenis al sovaĝa homekipo de velŝipo Holt Hill, kies alveturo hororigis havenoficejoj en multaj landoj, li travivis incendion sur maro, frakasigon sur forlasita insulo, li veturis sur brutaraj ŝipoj, li veturigis eĉ orfosistojn al Alasko en tempoj de ora febro. Kiam li estis dudektrijara, li akiris kapitanan patenton kaj li navigaciis sur ŝipoj de White Star Line en aŭstraliaj linioj. Tio estis ŝtormemulo, kiu en la tempo, kiam Anglio gvidis en rompo de jarcento militon kontraŭ sudafrikaj buraj respublikoj, ĝuste troviĝis en aŭstralia Sidnejo kaj tie li demonstris siajn simpatiojn por buroj tiel origine, ke post lia reveno Anglion la ŝipposedejo tre riproĉis al li tion, kaj transigis lin al Atlantiko. Kun kreskantaj jaroj Lightoller evidente trankviliĝis, kaj ĉar li estis emineta maristo, li ascendis sur deĵorŝtupetaro rapide supren. Li atingis kvalifikon Extra Master kaj sinsekve li deĵoris sur plimulto el grandaj ŝipoj de White Star Line: kiel dua oficiro sur Oceanic, la unua sur Majestic, poste li revenis kiel la unua oficiro sur Oceanic kaj en la sama funkcio li transiris al Titanic. Post transŝovoj faritaj de kapitano Smith li portempe funkciis en posteno de la dua oficiro - sole dum la tempo de la unua navigacio. Por Lightoller maro estis hejmo, tie li estis en sia elemento. Foje li diris al sia fratino, kiu ne senzorge timis pri li: "Ne havu zorgojn, maro ne estas sufiĉe malseka, por ke ĝi englutu min. Mi neniam dronos." Li pravis.