Charles Hatchett | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Malkovrinto de la kemia elemento Niobio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-a de januaro 1765 en Long Acre, Anglio | ||||
Morto | 10-a de marto 1847 en Londono, Anglio | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Anna Frederica Hatchett vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • inventisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Charles Hatchett (naskiĝis la 2-an de januaro 1765 en Long Acre, Anglio; mortis la 10-an de marto 1847 en Londono, Anglio) estis angla kemiisto kaj mineralogo, kiu malkovris la kemian elementon niobion, en la mineralo kolumbito.
Biografio
Karlo Hatchett naskiĝis kaj vivis en Londono. Lia patro havis gravan fabrikejon de puŝveturiloj. En la 24-a de marto 1787, li edziĝis al Elizabeth Collick, en la anglikana preĝejo de Sankta Marteno en la Kamparo[1]. Li havis du gefilojn: John Charles Hatchett, kiu naskiĝis en la 27-a de januaro 1788, kaj Ann Hatchett, edzino de la kemiisto William Thomas Brande. John Barrow iam asertis, ke Karlo Hatchett vivis kvazaŭ dando, kaj laŭ tiu esploristo, li studis kemion por malkovri la plej bonan manieron prepari marmeladon, kaj amegis la monduman vivon, la muzikon kaj la beletron. Efektive, Karlo Hachett estis amiko kaj patrono de la beletristoj same kiel D-ro Johnson kaj Ugo Foscolo, ekzilitoj en Londono.
En 1801, dum sia laborado en la Brita Muzeo el Londono, Hatchett analizis pecon de kolumbito[2], konservita en la minerala kolekto de la muzeo kaj senditaj al Anglio ĉirkaŭ 1650 de John Winthrop, la Juna (1606-1676), unua guberniestro de Konektikuto. Li konkludis ke la kolumbito estis tre kompleksa erco, kaj Hatchett observis ke ĝi enhavis novan elementon, al kiu li alnomis "Kolumbio", kaj atribuis al ĝi la simbolon "Cb". Lia malkovro anonciĝis en la 26-a de novembro 1801 al la Reĝa Societo.
Dum longa tempo tre malfacile estis distingi la kolumbion el la tantalo, la elemento malkovrita en Svedio far Anders Ekeberg, kaj izolita, en 1820, far Jöns Berzelius. Tiutempe, oni kredis ke la Niobio kaj la Tantalo estis la samaj elementoj. Nur en 1844 kaj en 1866, dank'al la klopodoj de Heinrich Rose kaj Galissard de Marignac eblis elmontri ke la "niobiata acido"[3] kaj la "tantalata acido"[4] estis du malsamaj kombinaĵoj. Kvankam Rose tute ne konsciis pri la antaŭa laboro de Hatchett, li donis al la elemento la nomon "niobo", omaĝe al Nioba[5], filino de Tantalo, en la greka mitologio.
Selektita verkaro
- Collection of Articles on Metals, George Pearson, Charles Hatchett, Smithson Tennant, Jacques Louis comte de Bournon, Richard Chenevix, Edward Charles Howard, William Hyde Wollaston 1795
- Chemical Experiments on Zoophytes: With Some Observations on the Component ... - 1800
- An Analysis of a Mineral Substance from North America, Containing a Metal - 1802
- Philosophical Transactions of the Royal Society of London for the Year 1802 - 1802
- Experiments and Observations on the Various Alloys, on the Specific Gravity, and on the Comparative Wear of Gold - 1803
- Versuche über die verschiedenen Karatirungen ... des Geldes, Charles Hatchett, Johann Friedrich Christian Wuttig - 1804
- On the spikenard of the ancients (by C. Hatchett). - 1836
- The Hatchett diary: a tour through the counties of England and Scotland in 1796 visiting their mines and manufactories, 1967
Literaturo
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- JSTOR
- UFCG Arkivigite je 2007-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Universitato de Princeton Arkivigite je 2014-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Royal Society Publishing
- Memoirs of the Distinguished Men of Science of Great Britain: Living in the ..., William Walker
- Chemical Nomenclature, K. J. Thurlow
Vidu ankaŭ
- Friedrich Accum (1769-1838)[6]
- William Thomas Brande (1788-1866)[7]
- John Barrow (1764-1848)
- William Herschel (1738-1822)
- Anders Gustaf Ekeberg (1767-1813)
- William Hyde Wollaston (1766-1828)
- Smithson Tennant (1761-1815)
- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Perioda tabelo
Referencoj
- ↑ angle: St Martin in-the-fields.
- ↑ Kolumbito estas mineralo apartenanta al la grupo de la oksidoj kies formulo estas (Fe,Mn)(NbTa)2O6
- ↑ HNbO3 aŭ Nb2O5.H2O estas la formulo de la Niobiata acido.
- ↑ HTaO3 aŭ Ta2O5.H2O estas la formulo de la Tantalata acido.
- ↑ Nioba estas figuro de la greka mitologio, fratino de Pelopso.
- ↑ Personensuche
- ↑ The Royal institution