Charles Chomette
Persona informo
Morto 13-an de aprilo 1969 (1969-04-13)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Germaine Chomette
Infanoj 2
Okupo
Okupo esperantisto

Charles CHOMETTE (naskiĝis en Francio; mortis la 13-an de aprilo 1969) estis usona esperantisto.

Charles Chomette transloĝiĝis al Usono en 1919. Sian belgan edzinon Germaine van der Veken li ekkonis dum la 20-a Universala Kongreso de Esperanto en 1928 en Antverpeno. Iliaj filinoj Lilio kaj Dianto estas denaskaj Esperanto-parolantoj.

Chomette aktivis en la Esperanto-klubo de Los-Anĝeleso. Li tradukis la tekston por la esperantlingva filmo Incubus, en kiu rolis William Shatner.

Literaturo


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.