Chalamera | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22233 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 40′ N, 0° 10′ O (mapo)41.66479140.1629428Koordinatoj: 41° 40′ N, 0° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 195 m [+] | ||
Areo | 11,498426 km² ( 114 9.8 426 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chalamera [+] | |||
Chalamera [ĉalaMEra] estas municipo de la distrikto de la Malsupra Cinca en la provinco de Huesca, Aragono, Hispanio. Ĝi havas areon de 11,50 km².
Ĝi estas konata kiel la naskoloko de la verkisto Ramón J. Sender.
Geografio
Ĝia malgranda municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Bajo Cinca, norde de la teritorio de Ballobar. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas preskaŭ ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.
La loĝloko estas ĉe la dekstra bordo de la rivero Cinca kaj en la maldekstro de la rivero Alcanadre, ĉirkaŭ kvin kilometrojn antaŭ ol ili kunfluas. Ĝi distancas de Huesca 80 km. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-131 kun Ontiñena nordokcidente kaj Ballobar sudoriente. Krome loka ŝoseo paralela al la rivero Alcanadre kondukas al Alcolea de Cinca nordnordokcidente.
Historio
La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.
Dum la 12-a jarcento kaj ĉefe dum la 13-a jarcento diversaj aragonaj reĝoj donis (kaj rericevis) la lokon kaj la kastelon al diversaj senjoroj ĉu ekleziaj ĉu civilaj:
- En 1098 la reĝo Petro la 1-a de Aragono petis de la Urbano la 2-a papo ke li aldonu "Calameran" al la episkopejo de Roda.
- La 27an de novembro 1143 Ramón Berenguer la 4-a, princo de Aragono kaj Grafo de Barcelono, donis Chalamera al la ordono de la Hospitalo al kiu ĝi apartenis almenaŭ ĝis 1785.
La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.
- La 3an de februaro 1901 naskiĝis Ramón J. Sender, fama hispana verkisto.
- En 1975 la protestoj de la loĝantoj de la tuta regiono de la Malsupra Cinca, kun apogo de organizoj de la cetero de Aragono, haltigis la projekton de instalado de du atomcentraloj en Chalamera.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Chalamera: oni malaltiĝis el 457 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 117 loĝantoj.
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco de la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de maizo, sunfloroj, luzerno, plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).
Vizitindaĵoj
- Paroka preĝejo dediĉita al Sankta Marteno
- Ermitejo de Sankta María de Chalamera
- Setlejoj de iberoj kaj romianoj, ekzemple Era Forcada.
- Grotoj en la deklivoj de la monto, nomita "el castillo" (la kastelo). Ili estis loĝataj de malriĉuloj komence de la 20-a jarcento, kiel registris Ramón J. Sender en kelkaj siaj verkoj.
- Sur la montopinto estis kastelo de templanoj, jam detruita.
Demografio
1900 | 1910 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1986 | 1992 | 1999 | 2004 | 2007 | 2008 | 2009 | 2010 | 2011 | 2015 | 2017 | 2022 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
422 | 457 | 364 | 319 | 317 | 274 | 237 | 189 | 182 | 165 | 164 | 153 | 143 | 138 | 135 | 128 | 122 | 109 | 111 | 117 |
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
Eksteraj ligiloj