![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Châteauroux (stacidomo). |
.JPG.webp)
Châteauroux | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
komunumo en Francio | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Centro-Valo de Luaro | ||||
Departemento | ![]() | ||||
Arondismento | Châteauroux (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 36044 [+] | ||||
Poŝtkodo | 36000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 42 968 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 682 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 49′ N, 1° 41′ O (mapo)46.8097222222221.6902777777778Koordinatoj: 46° 49′ N, 1° 41′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 154 m [+] | ||||
Areo | 25,54 km² (2 554 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Châteauroux [ŝatorU], en esperanto Ĉatoruso[1], estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Indre kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas la prefektejo (ĉefurbo) de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. La urbo havas proksimume 50 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas castelroussins en la franca lingvo.
Geografio
250 kilometrojn sude de Parizo, Châteauroux situas kore de tri naturaj regionoj : unue Ĉampanjo, kie etendiĝas grandaj cerealaj kultivejoj, due Brenne kun ĝiaj multnombraj lagoj, kaj trie Boischaut kun paŝtaĵoj por bredado. La urbo estas trafluata de la rivero Indre.
Historio
La nomo "Châteauroux" devenas de iu landsinjoro nomita Raoul le Large, kiu en 937 forlasis sian eksan palacon de Déols kaj fondis novan fortikaĵon ĉe la maldekstra bordo de la rivero Indre, la Château de Raoul (kastelo de Raoul). Tiun kastelon oni nomigis « château Raoul » ekde 1112.
Vidindaĵoj
La Château-Raoul, ĉe la bordoj de la rivero Indre, estis la kastelo de la landsinjoroj de Déols kaj donis sian nomon al la urbo. Ĝi estis rekonstruita dum la 15-a jarcento kaj renovigita dum la 19-a jarcento.
En la muzeo Bertrand, lokita ene de eksa luksa domo de la 18-a jarcento, troviĝas kolektoj de la napoleona periodo.
Famuloj
- Maurice Rollinat (1846-1903), poeto
- Gérard Depardieu (1948- ), aktoro
- Joël Bruneau (1963- ), politikisto
Esperanto
Ĉatoruso estis kongresurbo de SAT-Amikaro en 2012.