La cebiĉo aŭ ceviĉo, en hispana cebiche, ceviche, sebiche aŭ seviche ĉiam prononce [seBIĉe] (laŭ la RAE, povas esti skribita laŭ tiuj ĉiuj manieroj), estas plado de krudaj fiŝoj kaj marfruktoj (ankaŭ viando) kiuj en diferencaj versioj formas parton de la kuirarto de diversaj latinamerikaj landoj marbordaj de la Pacifiko, kiaj estas la jenaj: Peruo, kie ĝi estas konsiderata nacia plado, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, kaj Porto-Riko. La hipotezoj indikas ke la regiono de Peruo estas plej probabla kie la cebiĉe originiĝis: la plado estus estinta kreita de la praloĝantoj de la aktuala teritorio perua en la epoko antaŭhispana.
La baza materialo estas spicita per suko el citrono aŭ limeo, kvankam historie oni uzis la bigaradon. La spicado inkludas ankaŭ surlokan variantojn de kapsiko, anstataŭita de mustardo en kelkaj loko de Ekvadoro kaj Centrameriko. Kelkaj preparadoj inkludas fajnan dispecigitan koriandron kaj, escepte en Peruo, Ĉilio kaj Panamo, en la resto de landoj oftas la aldono de tomatosaŭco. La viando estas spicita per cepo, kaj en Meksiko oni inkludas dispecigitajn fruktojn kiaj tomato, avokado kaj aliaj.
Referencoj
Literaturo
- Fundación Felipe Antonio Custer: El arte de la cocina peruana. Quebecor World Perú, 2000. ISBN 9972-9298-0-9.
- Erika Fetzer: Sabores del Perú. La cocina peruana desde los incas hasta nuestros días. Lima (Perú): Viena Ediciones, 2004. ISBN 84-8330-249-7.
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Perua kuirarto en Miami.
- Historio.
- Intervjuo al la perua kuiristo Gastón Acurio, de 19a de aprilo de 2007.
- Proponas “Día Nacional del Cebiche” en Peruo. Arkivigite je 2008-12-13 per la retarkivo Wayback Machine Artikolo de 1a de julio de 2008.
- Retejo de la perua cebiĉo kaj de aliaj pladoj de la perua kuirarto.