Ceuașu de Câmpie | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mureș | ||
Alinome | Mezőcsávás (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 39′ N, 24° 31′ O (mapo)46.64277777777824.513888888889Koordinatoj: 46° 39′ N, 24° 31′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 360 m | ||
Poŝtkodo | 547140 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 5.964 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,656 (en 2011; 1.456 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 115968 | ||
Ceuașu de Câmpie [ĉeŭaŝu de kımpije] (hungare: Mezőcsávás [mezoe:ĉa:va:ŝ]) estas komunumo en Rumanio norde de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Bozed, Porumbeni, Câmpenița, Culpiu, Herghelia, Voiniceni kaj Săbed.
Situo
Tra Ceuașu de Câmpie pasas la nacia vojo DN15E.
La nomparto "de Câmpie" rilatas al la Ebenaĵo de Transilvanio (rumane Câmpia Transilvaniei).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 108 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1 423 (rumanoj, 44 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1505. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Mezőcsávás apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
- László Kónya (Ceuașu de Câmpie, 7-a de aŭgusto 1934): operkantisto (tenoro), inter 1958 kaj 1968 ano de la București-operejo.
- Albert Kovács (n. 29-a de februaro 1928): estetikisto, literaturhistoriisto.
- Dezső Balogh (22-a de januaro 1930 – Cluj-Napoca, 4-a de aprilo 1999): lingvisto, universitata profesoro.
- Éva Balogh (16-a de decembro 1934 – Cluj-Napoca, 2-a de januaro 1976): aktorino.
- Mikold Darabont, hungara aktorino estis edukita ĉi tie
- Krisztina Ujfalvy: poetino.
Eksteraj ligiloj
- Komunuma paĝo ĉe portal-info.ro
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Situo en la distrikto
- Reformitula preĝejo en Ceuașu de Câmpie
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.