Cetnov | |
germane Zettendorf | |
vilaĝo | |
![]() Cetnov | |
Oficiala nomo: Cetnov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Cheb |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Ĥebio |
Konata loko | Akva rezervujo Skalka |
Rivero | Ohře |
Situo | Cetnov |
- alteco | 450 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 05′ 29″ N 12° 18′ 08″ O / 50.09139 °N, 12.30222 °O (mapo) |
Loĝantaro | 104 (2021) |
Baseno | Ĥebia baseno |
Unua skribmencio | 1221 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 350 02 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() Situo enkadre de Cheb Situo enkadre de Cheb
| |
![]() | |
![]() | |
Cetnov (germane Zettendorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, unu el partoj de urbo Cheb, troviĝanta en distrikto Cheb. Tio estas plejparte kabana kaj refreŝiĝeja vilaĝo. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 104 loĝantoj.
Cetnov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio.
Geografio
Cetnov situas en supermara alteco 450 metrů, proksimume 5 ilometroj nordokcidente de Cheb. Ĝi najbaras kun vilaĝo Bříza. Ĝi troviĝas sur la norda bordo de akva rezervujo Skalka, en proksimeco de ŝtatlimo kun Germanio.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1221, kiam sub nomo Zetendorf ĝi plenumis funkcion de ministerialita sidejo kun propraj remparoj. En la jaro la vilaĝo estis konkerita ĉeĥaj soldataroj kaj forbruligita. Sed la senjora sidejo estis denove konstruita kaj ĝi supervivis ĝis incendio en la jaro 1892. En la jaroj 1961–1964, kiam oni komencis konstrui akvan rezervujon Skalka, la nivelo de rivero Ohře komencis alproksimiĝi al la vilaĝo, Cetnov finfine troviĝis rekte ĉe la rando de rezervujo. Ĉar plimulto de bienoj kaj devenaj domoj estis en la pasinteco detruita, komenciĝas el Cetnov fariĝi refreŝigeja regiono. El la devena konstruareo restis nur du bienoj. En la jaro 1930 ĉi tie vivis en dek kvin domoj 97 homoj. En la jaro 1980 jam ĉi tie estis registritaj nur ses daŭraj loĝantoj.
Ekde la 16-a jarcento Cetnov apartenis en posedaĵon de Cheb, en la jaro 1850 ĝi fariĝis loka parto de municipo Pomezí nad Ohří, kaj fine, en la jaro 1976 ĝi falis kil loka parto de Cheb, kiu ĝi estas ĝis hodiaŭ.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 119 |
1880 | 127 |
1890 | 97 |
1900 | 102 |
1910 | 97 |
1921 | 97 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 106 |
1950 | 29 |
1961 | 24 |
1970 | 14 |
1980 | 6 |
1991 | 0 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 17 |
2011 | 52 |
2021 | 104 |
Turismo
Tra Cetnov kondukas ruĝe markita turisma vojo . Troviĝas ĉi tie kelke da gastejoj kaj pensionoj.
Memorindaĵoj
- Trabfaka domo de ĥeba tipo
|