Blanknigra alciono | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La akvalcionoj aŭ Ceriledoj estas unu el la tri familioj de alcionoj, kiuj estas konataj ankaŭ kiel ceriledaj alcionoj. Kiel ĝenerala, sed ne definitiva, diferencilo, tiuj alcionoj anstataŭas la kutiman bluan koloron de dorso per pli oftaj grizaj aŭ nigraj koloroj; kaj ofta en alcionoj verda koloro, en tiu familio ekzistas nur en la genro Chloroceryle. La ses amerikaj specioj estas en tiu familio.
Tiuj estas ĉiuj specialistaj fiŝomanĝantaj specioj, malkiel multaj reprezentantoj de la aliaj du familioj, kaj oni supozas, ke ili estas ĉiuj descendintoj el fiŝomanĝantaj alcionoj kiuj setlis en la Nova Mondo. Oni supozas, ke la tuta grupo evoluis en Ameriko, sed tio ŝajnas nevera. La origina praulo probable evoluis en Afriko -certe en la Malnova Mondo- kaj la specioj de la genro Chloroceryle estas la plej ĵusaj.
Ne pli antaŭe ol antaŭ 5 milionoj da jaroj - eble tiom ĵuse kiom antaŭ 2,9 milionoj da jaroj-, giganta alciono de la Malnova Mondo iĝis la praulo de la kolumalciono kaj de la ruĝventra akvalciono, kaj poste, aliaj specioj rilataj al la Blanknigra alciono iĝis la praulo de la verdaj alcionoj de la genro Chloroceryle kiuj poste koloniigis Amerikon. Dum la evolua historio de la akvalcionoj rilate ties interna rilataro estas sufiĉe solvita, ne estas entute klara ĉu ili evoluis el riveralcionoj aŭ el arbalcionoj, kaj ĉu ili migris tra la Atlantiko aŭ tra la Pacifiko (kvankam la unua ŝajnas pli probabla).
Estas 9 specioj de akvalcionoj en tri genroj:
- La kvar grandaj krestalcionoj, Megaceryle, havas ampleksan distribuadon en Afriko, Azio kaj Ameriko. La Kolumalciono, M. alcyon, estas la ununura alciono, kiu estas amplekse distribuita en Nordameriko, kvankam M. torquata povas troviĝi tiom norde kiom ĝis Teksaso kaj Arizono. La kvar specioj estas jenaj:
- Giganta alciono (Megaceryle maxima)
- Krestalciono (Megaceryle lugubris)
- Kolumalciono (Megaceryle alcyon)
- Ruĝventra akvalciono (Megaceryle torquata)
- La Blanknigra alciono (Ceryle rudis), ununura membro de la genro Ceryle, estas amplekse disvastigita en la tropikaj regionoj de la Malnova Mondo.
- La kvar specioj de la Amerikaj verdaj alcionoj (Chloroceryle) de tropika Ameriko estas jenaj:
- Amazona alciono (Chloroceryle amazona)
- Verda alciono (Chloroceryle americana)
- Ruĝverda alciono (Chloroceryle inda)
- Amerika nanalciono (Chloroceryle aenea)
Referencoj
- Fry, K & Fry, H. C. (1999): Kingfishers, Bee-eaters and Rollers, nova eldono. Christopher Helm Publishers. ISBN 0-7136-5206-3
- Moyle, Robert G. (2006): A Molecular Phylogeny of Kingfishers (Alcedinidae) With Insights into Early Biogeographic History. Auk 123(2): 487–499. HTML plena teksto (sen bildoj)