Kranio | |
---|---|
| |
Fronta vido de kranio, Gray's Anatomy | |
Flanka vido de kranio, Gray's Anatomy | |
organism subdivision type • klaso de anatomia unuo | |
latine | cranium |
Kranio estas ostaro de la kapo, parto de la skeleto, kiu entenas kaj ŝirmas la cerbon de la vertebruloj
La 22 ostoj de la kranio de homoj
- okcipitalo (okcipitosto)
- sfenoido
- temporaloj (tempiostoj)
- parietaloj (parietostoj)
- fruntalo (fruntosto)
- etmoido
- vomero
- malsupraj nazkonkoj
- lakrimaloj (larmostoj)
- nazostoj
- maksiloj (supra makzelo)
- zigomoj
- palatostoj
- mandiblo (malsupra makzelo)
(la plurale indikitaj estas paraj)
Krom jenaj 22 ostoj situas en la kolo la hioido kaj en ambaŭ oreloj la maleo (martelo), inkudo (amboso) kaj la stapedo (piedingo). Kelkaj homoj havas plian oston nome la inkaoston (os interparietal aŭ os incae).
Vidu ankaŭ
Proverboj
Ekzistas pluraj proverboj pri kranio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ De tro multa scio krevas la kranio. ” „ En ĉiu kranio regas aparta opinio. ” „ Kapoj diferencas, kranioj egalas. ”
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.