Centramerika kokotraŭsto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Coccothraustes abeillei (Lesson, 1839) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma arealo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Centramerika kokotraŭsto, Kapuĉa kernorompulo aŭ Kapuĉa kokotraŭsto (Coccothraustes abeillei) estas granda birdo de la familio de fringedoj kaj genro de Kokotraŭstoj. Ĝi troviĝas en la altaj teroj de Centrameriko, ĉefe en Meksiko.[1]
Temas pri tre rimarkinda specio kun tre sulfurflava korpo kaj kontrastaj tre nigraj areoj en kapo kun kolareo, flugilplumoj kaj vosto. Krome estas blankaj flugilzonoj kiel ĉe la aliaj du membroj de la genro. La beko estas pala (tre kontrasta kun la tre nigra kapo) kaj, denove same kiel ĉe la aliaj du membroj de la genro, tre fortika, mallonga kaj kun ege larĝa bazo, kio utilas por rompi la semokernojn.
Referencoj
- ↑ Howell, Steve. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.