Zentrumspartei | |||||
---|---|---|---|---|---|
Deutsche Zentrumspartei - Älteste Partei Deutschlands gegründet 1870 | |||||
politika partio en Germanio • malgranda partio | |||||
Komenco | 13-a de decembro 1870 vd | ||||
Fino | 5-a de julio 1933 vd | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Dormagen | ||||
Ideologio |
kristana demokratio • socia konservativismo • politika katolikismo | ||||
Ĉefestro(j) | Gerhard Woitzik vd | ||||
Membro de | European Christian Political Movement vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Partio de la Centro | |
---|---|
Zentrumspartei | |
politika partio en Germanio • malgranda partio | |
Lando | Germanio |
Estro | Gerhard Woitzik |
Fondiĝo | La 13-an de Decembro 1870 |
Ĉefa sidejo | Straberger Weg 12, 41542 Dormagen |
Ideologio | politika katolikismo |
Retejo | http://www.deutsche-zentrumspartei.de |
La Zentrumspartei ("Centra Partio" aŭ "Partio de la Centro", mallongigo: Z) nomiĝis germana katolika partio fondita en 1870. Famaj politikistoj de ĝi estis Ludwig Windhorst kaj Wilhelm Marx. En la Germana Imperiestra Regno (1871-1918) ĝi batalis kontraŭ la regna kanceliero Bismarck, kiu subtenis la evangelian eklezion. Dum la Vajmara Respubliko (1918-1933) ĝi fojfoje estis registara partio en koalicio kun SPD kaj DDP. Tian tripartian registaron oni nomis “Vajmara Koalicio”, ĉar ĝi konsistis el tri partioj, kiuj kune subtenis la Respublikon kontraste al la konservativuloj, kiuj preferis monarĥion, kaj la ekstremistoj, kiuj intencis estigi diktatorecon. Ĝi devis dissolviĝi en 1933 sub la premo de la registaro de Adolf Hitler. Post la dua mondmilito la partio restariĝis kaj daŭre ekzistas, sed restis malgranda: ĝian gvidan rolon transprenis la Kristandemokratia Unio.
Balotaj rezultoj 1871-1933
Imperiestra Regno
Dato[1] | Voĉoj[2] | Mandatoj[3] |
---|---|---|
3-a Marto 1871 | 18,6% | 63 |
10-a de Januaro 1874 | 27,9% | 91 |
10-a de Januaro 1877 | 24,8% | 93 |
30-a de Julio 1878 | 23,1% | 94 |
27-a de Oktobro 1881 | 23,2% | 100 |
28-a de Oktobro 1884 | 22,6% | 99 |
21-a de Februaro 1887 | 20,1% | 98 |
20-a de Februaro 1890 | 18,6% | 106 |
15-a de Junio 1893 | 19,1% | 96 |
16-a de Junio 1898 | 18,8% | 102 |
16-a de Junio 1903 | 19,8% | 100 |
25-a de Januaro 1907 | 19,4% | 105 |
12-a de Januaro 1912 | 16,4% | 91 |
Vajmara Respubliko[4]
Dato | Voĉoj | Mandatoj |
---|---|---|
19-a de Januaro 1919 | 19,7% | 91 |
6-a de Junio 1920 | 13,6% | 64 |
4-a de Majo 1924 | 13,4% | 65 |
7-a de Decembro 1924 | 13,6% | 69 |
20-a de Majo 1928 | 12,1% | 62 |
14-a de Septembro 1930 | 11,8% | 68 |
31-a de Julio 1932 | 12,5% | 75 |
6-a de Novembro 1932 | 11,9% | 70 |
5-a de Marto 1933 | 11,2% | 74 |
La ŝajna nekongrueco de la elcentaj voĉoj kaj la nombro da mandatoj rezultas el la ŝanĝanta nombro da entutaj mandatoj depende de la tuta nombro da voĉdonantoj.
Referencoj
- ↑ Leicht, Johannes: Parteien, Wahlen und Wahlrecht. Die Reichstagswahlen 1871-1912. El: dhm.de (germana historia muzeo). Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/kaiserreich/innenpolitik/parteien/ Arkivigite je 2013-11-01 per la retarkivo Wayback Machine. Vidita la 30-an de Oktobro 2013.
- ↑ bundestag.de: Historische Ausstellung des Deutschen Bundestages. Ergebnisse der Reichstagswahlen 1871 bis 1912. Ligilo: http://www.bundestag.de/kulturundgeschichte/geschichte/infoblatt/wahlen_kaiserreich.pdf Arkivigite je 2013-11-01 per la retarkivo Wayback Machine. Vidita la 30-an de Oktobro 2013.
- ↑ StJbDR, 1882, p. 136/137; StJbDR, 1899, p. 158; StJbDR, 1914, p. 342.
- ↑ Brache/Funke/Jacobsen (eldonantoj): Die Weimarer Republik 1918-1933. Politik. Wirtschaft. Gesellschaft. bpb, Bonno 1987, p. 630/631.