Centra Instituto por Atomesplorado
esplora institucio interregistara organizaĵo
Komenco 1956 vd
Geografia situo 56° 44′ 47″ N, 37° 11′ 21″ O (mapo)56.74642337.189268Koordinatoj: 56° 44′ 47″ N, 37° 11′ 21″ O (mapo)
Lando(j) Rusio Sovetunio vd
Sidejo Dubna
Centra Instituto por Atomesplorado (Moskva provinco)
Centra Instituto por Atomesplorado (Moskva provinco)
DEC
Centra Instituto por Atomesplorado
Centra Instituto por Atomesplorado
Lokigo de Moskva provinco en Rusio
Fondinto(j) Georgij Florov vd
Membro de arXiv vd
Posedatoj Nuclotron-based Ion Collider Facility vd
Retejo Oficiala retejo

La Centra Instituto por AtomesploradoKuna Instituto por Atomfizika Esploro (angle Joint Institute for Nuclear Research, ruse Объединённый институт ядерных исследований), aŭ JINR laŭ la angla mallongigo) estas esplorcentro kies celo estas esplorado pri pezaj elementoj, tio estas al nuklea fiziko. Ĝi estas en Dubna (Moskva provinco), Rusio (110 km norde de Moskvo). Pro tio la urbo Dubna donas sian nomon al elemento 105, nome Dubnio.

La instituto partoprenis en la malkovro de la jenaj kemiaj elementoj de la perioda tabelo: ruterfordio (1964), dubnio (1967), seborgio (1974), flerovio (stabilinsulo, 1999), livermorio (2001), ununtrio (2004), ununpentio (2004), ununoktio (2006) kaj pli ĵuse la ununseptio (2010).[1]

Membroj

Tiu internacia centro de esplorado dediĉita al atomsciencoj disponas el partopreno de ĉirkaŭ 5 500 funkciuloj, 1 200 esploristoj inter kiuj 1 000 doktoroj de la deok ŝtatoj membroj (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Bulgario, Ĉinio, Kubo, Ĉeĥio, Kartvelio, Kazaĥio, Moldavio, Mongolio, Nord-Koreio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Ukrainio , Uzbekio, Vjetnamio), same kiel kelkaj elstaraj kaj konataj sciencistoj de la UNESCO, la CERN, CLAF, Francio, Germanio, Italio kaj Usono.

Instalaĵoj kaj ekipaĵoj

La ĉefaj instrumentoj de esplorado estas superkonduktiva partikla akcelilo, nuklotrono (por partikloj de 7 elektronvoltoj de energio), tri izokroniaj ciklotronoj (120, 145 kaj 650 elektronvoltoj), fazotrono (680 elektronvoltoj) kaj sinkrofazotrono (4 elektronvoltoj).

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 2010, ref. en Phys. Rev. Lett. 194,142502
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.